Pianokvarteto estas ĉambromuzika verko por okupado konsista el piano kaj tri pluaj instrumentoj. La plej ofta okupado estas piano, violono, vjolo kaj violonĉelo.

En la klasika ĉambromuzika literaturo pianokvartetoj tenas malpli gravan rangon ol pianotriojarĉkvartetoj. Nomendas la du pianokvartetoj de Mozart (n-o 1 g-minora KV 478, n-o 2 Eb-maĵora KV 493) kaj tri verkoj de Brahms ( n-o g-minora op. 25, n-o 2 A-maĵora op. 26, n-o 3 c-minora op. 60). En la koncertprogramoj iom ofte troviĝas ankaĵ pianokvartetoj de Schumann, Fauré kaj Dvořák.