Pichincha (vulkano)

Pichincha ([piĈINĉa]) estas vulkano situanta rande de la urbo Kito (Quito), la ĉefurbo de Ekvadoro, kaj konsideriĝas "la monto de Kito". Ĝi havas altecon de 4794 metroj super la marnivelo.

Pichincha
vulkano
la vulkano Pichincha kaj la urbo Kito (Quito)
Lando Ekvadoro Ekvadoro
Montaro Andoj
Tipo de vulkano Stratovulkano
Situo Pichincha
 - alteco 4 794 m s. m.
 - koordinatoj 0° 10′ 38″ S 78° 35′ 56″ U / 0.17722 °S, 78.59889 °U / -0.17722; -78.59889 (mapo)
Lasta erupcio 2009
Situo de Pichincha kadre de Ekvadoro
Situo de Pichincha kadre de Ekvadoro
Situo de Pichincha kadre de Ekvadoro
Vikimedia Komunejo: Pichincha

La vulkano havas du pintojn, el kiuj la pinto Rucu Pichincha (keĉue: maljuna Pichincha) (kun alteco de 4690 metroj) situas signife pli proksime de la urbo ol la kun alteco de 4794 metroj iom pli alta pinto Guagua Pichincha (keĉue: juna Pichincha). La lasta vulkana kratero en 1999 tre aktivis kaj kovris la urbon per tavoleto da cindro. Pro la geografia situo de Kito, ke eventualaj fluoj de lafo ne signifus danĝeron por la urbo.

Rucu Pichincha facile grimpeblas ene de taga ekskurso. Aparte post la finkonstruo de la telfero TelefériQo la grimpo iĝis simpla kaj rapida: turistoj povas grimpi distancon de 800 metroj ĉe la monta flanko Cruzloma, kio transportas ilin ĝis alteco de 4100 metroj. Antaŭaj avertoj pro ebla nova erupcio ne plu estas konfirmataj per la loka polico aŭ per turismaj institucioj, kaj la grimpo de ambaŭ montpintoj nuntempe konsideratas tre sekura.

Unu el la unuaj kaj plej konataj eŭropaj grimpintoj de la monto estis la germana esploristo Alexander von Humboldt, kiu en 1802 plenumis diversajn mezurojn sur ambaŭ pintoj.

Post la batalo de Piĉinĉa la 24-an de majo 1822 la kolonia regiono Real Audiencia de Quito sendependiĝis de la Reĝlando Hispanio kaj transformiĝis al la ŝtato Ekvadoro. Interalie pro tio, la monto estas ekplicite menciata en la nacia himno de la lando, nomata Salve, Oh Patria (saluton, ho patrio).

La ekvadora provinco Pichincha, en kiu troveblas kaj la monto kaj la urbo Kito, havas sian nomon de la monto.

rigardo je Kito de la monta stacio de la telfero
survoje al la pinto Rucu Pichincha