Pico

itala plado de pano bakita kune kun fromaĝo, legomo, viando, ktp.
Ĉi tiu artikolo temas pri manĝaĵo "pizza". Por komunumo en Italio rigardu la paĝon Pico (Italio). Por insulo en la Acoroj legu la artikolon Pico (insulo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Pico (apartigilo).

Pico (itale: pizza [pica]) estas sud-italdevena bakaĵo, kies bazo konsistas el faruno, akvo, salo kaj gisto. Sur ĝin oni kutime metas tomatan saŭcon kaj mocarelon, kaj oni spicas ĝin per bazilio. Fine ĝi estu bakata en forno. Ĝi povas resti sur metala aŭ ŝtona bakpleto, sur krado, rekte sur fornaj brikoj ktp, depende de baka teĥniko. Tiu simpla pico-speco reprezentas la kolorojn de la itala flago kaj estas nomata laŭ la edzino de la itala reĝo Umberto la 1-a: Margherita [margerita].

Pico
Picoj en forno

Aliaj aldonaĵoj povas esti ekz-e sardeloj, aliaj specoj de fromaĝo, tranĉitaj tomatoj, fungoj, kolbaso, ŝinko, cepoj kaj multaj aliaj aferoj.

Suditalianoj transportis ĝin al Usono, kaj ĉefe el Novjorko diskonigis ĝin tutmonden, inkluzive nordan Italion. Aperis multaj variaĵoj laŭ lokaj gustoj.

En Okcidenta civilizo, ili celas la merkatojn de rapida manĝaĵo kaj hejmenportita manĝaĵo.

Picotipoj redakti

Ingrediencoj uzataj en picoj (nekompleta listo) redakti

La bazo de ĉiu pico estas speco de itala fromaĝo, plejofte mocarelo, al kio estas aldonita kompletaĵoj: legomoj, viandaĵoj aŭ vegetaraj ingrediencoj, krom garnaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti