Pieniny estas montaro en la suda Pollando kaj la norda parto de slovakia regiono Spiŝo. Ĝi estas formita ĉefe de kalkŝtono. Nuntempa tereno de la Pieniny estas formita ĉefe per la rivera erozio (ĉefe Dunajec). Ĝi estas taksata kiel unu el la plej pitoreskaj lokoj en Eŭropo.[Dubinda teksto] Inter interesaj vidindaĵoj apartenas la pintoj de la Tri Kronoj kaj Sokolica kaj flosado sur la rivero Dunajec.

Pieniny
pole: Pieniny, slovake: Pieniny
montaro
Sokolica
Landoj Pollando Pollando
Slovakio Slovakio
Regionoj Malgrandpollanda Provinco Pollando, Regiono Prešov Slovakio
Distriktoj Distrikto Nowotarski Pollando, Distrikto Kežmarok Slovakio, Distrikto Stará Ľubovňa Slovakio
Parto de Karpatoj
Parto(j) Spiŝaj Pieniny, Pieniny Właściwe Masyw Trzech Koron
Pieninki
,
Małe Pieniny
Nacia parko Nacia parko Pieniny PPN, Nacia parko Pieniny PIENAP
Riveroj Dunajec, Krośnica, Grajcarek, Lipnik
Plej alta punkto Wysokie Skałki
 - alteco 1 050 m s. m.
Geologia konsisto
Orogenenezo
montariĝo
Alpa orogenezo
Vikimedia Komunejo: Pieniny
Retpaĝo: www.pieninypn.pl

Topografio redakti

Pieniny sude najbaras kun Spišská Magura kaj en la nordo kun Gorce kaj Sonĉa Beskidoj. Pieniny estas dividitaj en tri partojn per la rivero Dunajec: Spiŝaj Pieniny, Pieniny Właściwe kaj Małe Pieniny.

Geologio kaj genezo de la Pieniny redakti

Rokoj kiuj konsistigas la Pieniny formiĝis en la fundo de la pramaro Tetiso. La kretaceo kaj Terciariaj sedimentoj estis falditaj kaj leviĝis super marnivelon. Ekde neogena ĝi estas eroziata ĝis hodiaŭo. Karstaj karakterizaĵoj estas malfortaj, la kavernoj estas malmultaj kaj malgrandaj.

Vidu ankaŭ redakti