Pienza

komunumo de Italio

Pienza estas komunumo de Italio.

Pienza
Dosiero:Pienza-Stemma.png
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Toskanio (2005)
Provinco SI Sieno (2005)
Geografia situo 43° 5′ N, 11° 41′ O (mapo)43.07861111111111.678888888889Koordinatoj: 43° 5′ N, 11° 41′ O (mapo)
Alto super marnivelo 491 m
Areo 122 (2005) km²
Loĝantaro 1976 (2023)
Loĝdenso 16 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Cosona, Monticchiello (2005)
Najbaraj komunumoj Castiglione d'Orcia, Chianciano Terme, Montepulciano, Radicofani, San Giovanni d'Asso, San Quirico d'Orcia, Sarteano, Torrita di Siena, Trequanda (2005)


Nomo de loĝantoj pientini
Poŝtkodo 53026
Imposta kodo G602
Kodo laŭ ISTAT 052021
Telefona prefikso 0578
Retpaĝo http://www.comunedipienza.it/
Loko en mapo
vdr

La historio de Pienza estas iom nekutima: ĝis 1462 estis nur eta vilaĝo, konata kiel Corsignano. Ĝia sorto ŝanĝiĝis per la tiea naskiĝo en 1405 de Enea Silvio Piccolomini kiu 53 jarojn poste fariĝis papo Pio la 2-a. Vojaĝo lia al Mantova kondukis lin tra sia naskiĝejo. Ties mizera stato instigis lin, konstrui sur la malnova loko belan urbeton. Tiun taskon li konfidis al la arkitekto Bernardo Rossellino: daŭris ĉirkaŭ kvar jarojn, kun kiel rezulto la tre harmonia renesanc-stila urbeto. La baldaŭa morto de la papo iasence estis la fino de la historio: Pienza restas plu malgranda ĉarma urbeto, preskaŭ ne ŝanĝita en postaj epokoj.