Pier Maria Rosso di San Secondo

Pier Maria Rosso di SAN SECONDO (Kaltaniseto, la 30-an de novembro 1887 - Lido di Camaiore, 22-an de novembro 1956) estis itala dramisto kaj ĵurnalisto.

Pier Maria Rosso di San Secondo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1887 (1887-11-30)
en Kaltaniseto
Morto 22-an de novembro 1956 (1956-11-22) (68-jaraĝa)
en Camaiore
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Memorigilo Pier Maria Rosso di San Secondo
Profesio
Okupo dramaturgoĵurnalistoverkisto vd
Verkado
Verkoj Tra vestiti che ballano vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis en la mezlernejo Ruggero Settimo en Kaltaniseto. Lia poezio karakteriziĝas per lirismo kaj pesimisma vidpunkto pri la rilato inter homo kaj socio, kun trajtoj ofte markitaj de soleco kaj ia kontrasto inter pasio kaj racieco. San Secondo ofte serĉas ĉi tiun kontraston en la komparo inter la nordo (de Italio), karakterizita per racia, konkreta kaj griza vivo, kaj la sudo karakterizita de la mita revo, de la pasiaj koloroj de la vivo.

Post la granda sukceso de Marionette che passione!, Rosso di San Secondo verkis aliajn teatrajn verkojn, inter kiuj La dormanta belulino de 1919, L'ospite desiderato de 1921, Tra vestiti che ballano en 1927, Il ratto di Proserpina de 1954. Li ankaŭ verkis rakontojn, kiel ekzemple la romanojn de la kolekto Ponentino en 1916 kaj la romanon La fuga (1917). En 1934 li ricevis la "Mussolini premion" por la literaturo de la Akademio de Italio. Li ankaŭ kunlaboris en la filmado de kelkaj filmoj.

La eldonisto Salvatore Sciascia de Kaltaniseto, kun la patroneco de la municipo, publikigis la kompletajn verkojn de dek ok romanoj kunigitaj en dek ses volumoj kaj ses kolektoj de romanoj de la romanisto.

Pier Maria Rosso de San Secondo estas enterigita en la monumenta tombejo de La Anĝeloj.