Pierantonino Berté

Pierantonino Berté (naskiĝis la 6-an de novembro 1918 en Milano, mortis la 28-an de julio 2015 en Milano) estis itala ĵurnalisto, politikisto kaj poeto

Pierantonino
Berté
Pierantonino Bertè
Pierantonino Bertè
Pierantonino Bertè
Persona informo
NomoPierantonino Berté
Dato de naskiĝo6-a de novembro 1918
NaskiĝlokoMilano
Dato de morto28-a de julio 2015
MortolokoMilano
Aĝo je morto96
Okupoj kaj profesioj
Okupojĵurnalisto, politikisto kaj poeto
Geografio
ŜtatoItalio
Lingvoj
Denaska lingvoitala lingvo [+]
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Biografio redakti

Li estis redaktoro de la katolika ĵurnalo “l'Italia”.

Li kunlaboris al pluraj ĵurnaloj, kaj direktis du periodaĵoj politik-kulturaj (“Ricerca e problemi” – “Libera Proposta”) kaj unu presagentejo (ALI – agenzia del lavoro italiano). Li estis prezidanto de la urbaj komitatoj de la diocezo de Milano, kaj estis elektita komunuma konsilanto de Milano en 1956, kaj deputito al la itala parlamento en 1958, 1963, 1968, 1972. En 1976 li ne plu volis rekandidatiĝi.

En parlamento li interesiĝis ĉefe pri socia asistado, lernejoj, kulturo kaj spektaklo; li estis membro de la komisio pri radio-televid-elsendoj. De 1977 ĝis 1980 li estis ĝenerala direktoro de RAI, poste li ha prezidis ĉe Istituto Luceka kaj estis administra konsilanto de Triennale di Milano.

Ano de la partio Democrazia Cristiana, li poste aliĝis al Partito Popolare kaj al Margherita.

Eldonaĵoj redakti

Li eldonis kvar kolektojn de poeziaĵoj:

  • Il posto dei poeti, 1988, Edizioni De Agostini;
  • Al confine, 1991, Book Editore;
  • A precisa ora, 1997, Book Editore;
  • Scommesse, 2003, Book Editore

Eksteraj ligiloj redakti