Pierce Brodkorb (29a de septembro 1908 en Ĉikago, Ilinojso18a de julio 1992 en Gainesville (Florido)), vortumita ankaŭ kiel William Pierce Brodkorb, estis usona ornitologo kaj paleontologo.

Pierce Brodkorb
Persona informo
Pierce Brodkorb
Naskiĝo 29-an de septembro 1908 (1908-09-29)
en Ĉikago
Morto 18-an de julio 1992 (1992-07-18) (83-jaraĝa)
en Gainesville
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Miĉigano vd
Profesio
Okupo ornitologo • paleontologo • zoologo • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Pierce Brodkorb kun la tarsometatarsoj de Titanis (malhela) kaj de alia birdo

Interesita en birdoj ekde infanaĝo, li lernis prepari birdojn je aĝo de 16. Poste li ricevis oportunon por labori kiel teknikisto en la Ornitologia Divido de la Muzeo Field. Li eniris en la Universitato de Miĉigano en 1933 kaj akiris doktorigan gradon en 1936. Sekve li iĝis helpanta redpondeculo pri birdoj ĉe la Muzeo de Zoologio en Miĉigano ĝis 1946. En 1946, li alceptis profesoriĝon en la Departamento de Zoologio ĉe la Universitato de Florido en Gainesville, kie li restis ĝis sia retiriĝo en 1989.

El la 1950-aj jaroj, Brodkorb konstruis grandan kolekton de birdaj fosilioj el Mioceno, Plioceno, kaj Pleistoceno de Florido, kiu inkludis 12 500 skeletojn el 129 familioj, kaj estas videbla ĉe la Florida Muzeo de Natura Historio, parto de la Universitato de Florido. El 1963 al 1978, li publikigis la Catalogue of Fossil Birds (katalogo de fosiliaj birdoj) en kvin volumenoj. En 1982, li iĝis honora membro de la Florida Ornitologia Societo.

Brodkorb priskribis kelkajn prahistoriajn birdogenrojn, kiaj Alexornis kaj Titanis