Pierre-Auguste Adet

Petro-Aŭgusto Adeo (1767-1848) estis franca kemiisto, politikisto, ekspluatisto, urbestro de Nièvre, franca diplomato en Usono, kuracisto kaj reganta doktoro en la Fakultato pri Medicino de la Universitato de Parizo, asistanto de Antono Lavoaziero[1] kaj kunlaboranto de Jean-Henri Hassenfratz (1755-1827)[2], profesoro pri fiziko en la Politeknika Lernejo de Francio.

Pierre-Auguste Adet
Persona informo
Pierre Adet
Pierre Auguste Adet
Naskiĝo 17-an de majo 1763 (1763-05-17)
en Nevers
Morto 19-an de marto 1834 (1834-03-19) (70-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo kemiistokuracistopolitikistodiplomato • oficisto • sciencistotradukisto vd
Laborkampo diplomatiosciencokemiotraduko vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li laboris kun Lavoaziero rilate al la nova sistemo pri kemia notacio kaj estis kunfondinto kaj sekretario de la scienca periodaĵo "Annales de chimie"[3], fondita en 1789. Li elmontris ke la glacia acetata acido kaj vinagro estis la sama substancoj. Li estis sekretario de Jean Dalbarade (1743-1819)[4], franca Ministro de la mararmeo kaj kolonioj. En septembro 1796, li sendis Viktor Koloo (1750-1805) al agnoska ekspedicio en la Riveroj Ohajo kaj Misisipo. En la 25-a de decembro 1799 li estis nomumita membro de la franca Tribunato[5][6]. Li elstariĝis ĉefe rilate al la konservado de sklaveco kaj trafiko, konsiderante necesajn la francajn koloniojn por la uzo de la nigruloj mem.

Selektita verkaro redakti

 
La kemiisto Adet pruvis ke glacia acetata acido kaj vinagro estas la samaj substancoj.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. The Cambridge History of Science: Volume 5, The Modern Physical and ..., Mary Jo Nye
  2. Historical Studies in the Language of Chemistry, Maurice P. Crosland
  3. Annales de chimie et de physique, 1815, Louis-Bernard Guyton de Morveau, Joseph Louis Gay-Lussac, François Arago, Michel Eugène Chevreul, Marcellin Berthelot, Éleuthère Élie Nicolas Mascart, Albin Haller
  4. Science and Polity in France: The Revolutionary and Napoleonic Years, Charles Coulston Gillispie
  5. La tribunato estis unu el la kvar asembleoj enFrancio, kune kun la Ŝtata konsilantaro, la Leĝodona Korpo kaj la Konservativa Senato, starigita dum la [Konstitucio de la 8-a jaro.
  6. Procès-verbal des séances du Tribunat, imprimé en vertu de l'article LVIII ...