Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais

franca entreprenisto, verkisto kaj dramisto

Pierre-Augustin CARON DE BEAUMARCHAIS (naskiĝis la 24-an de januaro 1732 en Parizo, mortis la 18-an de majo 1799 en Parizo) estis franca entreprenisto, verkisto kaj dramisto. En Francujo li estas nomata simple Beaumarchais [bomarŝe'].

Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais
Persona informo
Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais
Naskiĝo 24-an de januaro 1732 (1732-01-24)
en Parizo
Morto 18-an de majo 1799 (1799-05-18) (67-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais
Familio
Patro André-Charles Caron vd
Edz(in)o Madeleine-Catherine Franquet • Geneviève-Madeleine Lévêque • Marie-Thérèse-Amélie Caron de Beaumarchais vd
Infanoj Amélie-Eugénie Caron de Beaumarchais vd
Profesio
Okupo muzikisto • poeto • entreprenisto • eldonisto • dramaturgodiplomato • financisto • publikigisto • komercisto de armiloj • spiono • horloĝisto vd
Laborkampo teatra arto vd
Verkado
Verkoj The Barber of Seville ❦
The Marriage of Figaro ❦
The Guilty Mother vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Beaumarchais estis filo de la horloĝisto André-Charles Caron (1697–1775) kaj ties edzino Louise Pichon (ĉ. 1700–1758); li havis kvin fratinojn. Unue kiel horloĝisto, poste per diversaj okupoj (reĝa oficisto kaj agento, reĝa muzika instruisto, juĝisto, dramverkisto, ŝipkomercisto) li havis ege varian vivon kaj sukcesis aĉeti nobelecon. Li aldonis la nomon de bieno Beaumarchais, kiun lia unua edzino Madeleine-Cathérine Franquet kontribuis, al sia nomo.

Li subtenis la francan revolucion de 1789, sed en 1792 estis arestita pro "perfido pri la respubliko" kaj devis pasigi plurajn jarojn en ekzilo, ĝis rehabilitiĝo en 1796. En 1799 li mortis pro apopleksio.

Konataj verkoj redakti

 
La Edziĝo de Figaro, 1990.
La Précaution inutile ou le Barbier de Séville (la senutila singardo aŭ la barbiro de Sevilo), el kiu ekestis la libreto de la opero Il barbiere di Siviglia (Gioachino Rossini)
La folle journée ou Le mariage de Figaro (La freneza tago aŭ la edziĝo de Figaro), el kiu ekestis la libretoj de la opero Le nozze di Figaro (Wolfgang Amadeus Mozart); Beaumarchais devis atendi de 1778 ĝis 1784 por ricevi permeson de la cenzuro
L'autre Tartuffe ou la Mère coupable (la alia Tartufo aŭ la kulpa patrino); la dramo unue dronis en la malordo de la revolucio (1792) kaj nur en 1797 sukcesis aperis