Pierre André Latreille

Pierre André LATREILLE (naskiĝinta la 29-an de novembro 1762, mortiĝinta 6-an de februaro 1833) estis franca bestosciencisto, spefice entomologo, kiu fakis pri artropodoj, kaj pastro. Li estis ordinita kiel romkatolika pastro, kio fariĝis problema por li dum la franca revolucio, kiam li nefaris klerikan ĵuron de fideleco al la nova respubliko. Latreille enprizoniĝis atentinte la ekzekuton de sia mortpuno sed reliberiĝis kiam li malkovris raran specion de koleopteroj en sia karcero, nome Necrobia ruficollis.

Pierre André Latreille
Persona informo
Pierre-André Latreille
Naskiĝo 29-an de novembro 1762 (1762-11-29)
en Brive-la-Gaillarde
Morto 6-an de februaro 1833 (1833-02-06) (70-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per urinvezika malsano vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Francio vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Scienca Fakultato de Parizo • collège du Cardinal-Lemoine • Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo vd
Familio
Patro Jean-Baptiste Sahuguet d'Amarzit d'Espagnac vd
Patrino nekonata valoro vd
Profesio
Okupo lepidopterologio • entomologo • araneologo • krustacologo • diakono • universitata instruisto • verkistozoologo vd
Laborkampo entomologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li eldonis sian unuan gravan verkon Précis des caractères génériques des insectes ("Resumo de karakteriziloj genraj de insektoj") en 1796. Li iam dungiĝis por la Nacia Muzeo de Natura Historio. Lia verko pri artropoda sistematiko kaj taksonomio gajnis por si respekton kaj honorojn, kiuj inkluzivis la peton por skribi la libroparton pri artropodoj por la grandega verko de Georges Cuvier Le Règne Animal.

Latreille estas konsiderita unu el la plej eminentaj entomologoj de sia tempo, kaj estis priskribita fare de Johann Christian Fabricius kiel "la plej bona entomologo de nia tempo" kaj de unu el liaj famaj studentoj, Jean Victor Audouin, kiel la "Princo de Entomologoj".