Pierre Antonini (astronomo)

Pierre ANTONINI estas franca amatora astronomo.

Pierre Antonini
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1960 (1960-01-01) (64-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo astronomo • matematikisto
Verkoj malkovrinto
vdr

Profesie, li estas emeritiĝinta instruisto pri matematiko. Li konstruis sian privatan observatorion en Bédoin (Vaucluse), ekipita per teleskopo de 30 cm.

Laŭ Minor Planet Center li malkovris 35 asteroidojn[1] inter 1997 kaj 1999, kaj du supernovaojn : SN 2000B[2] kaj SN 2001dd.[3]

La asteroido 12580 Antonini[4] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti