Pierre Choderlos de Laclos

Pierre Ambroise François Choderlos de Laclos (naskiĝinta la 19-an de oktobro 1741 en Amiens, mortinta la 5-an de novembro 1803 en Taranto) estis franca verkisto de la Franca Revolucio de 1789 kaj soldato.

Pierre Choderlos de Laclos
Persona informo
Pierre Choderlos de Laclos
Naskiĝo 18-an de oktobro 1741 (1741-10-18)
en Amiens
Morto 5-an de septembro 1803 (1803-09-05) (61-jaraĝa)
en Taranto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per disenteriomalario vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Edz(in)o Marie Soulange Duperré vd
Profesio
Okupo verkistoinventisto • romanisto • oficiro • prozisto • ĵurnalisto • oficisto vd
Verkado
Verkoj Danĝeraj Amrilatoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Laclos estis artileria kapitano kaj privata sekretario de la Duko de Orléans. Li famiĝis per la obsceneta romano Les liaisons dangereuses (1782) en multaj rondoj.

En 1791 li redaktis la revolucian "Journal des amis de la Constitution" kaj iĝis en 1792 brigadogeneralo. En 1794 li implikiĝis en la proceso de la Duko de Orléans kaj estis arestita. Robespiero tamen indulgis lin, eble pro ke Laclos verkadis liajn paroladojn.

Dum la regado de la Direktoraro Laclos fariĝis generalinspektoro artileria en Taranto.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 12. Leipzig 1908, p. 21, kio legeblas tie ĉi interrete.