Pierre Athanase Marie Plantard (n. la 18-an 1920 en Parizo; m. la 3-an de februaro 2000 en Parizo) estis centra figuro de la misteraj rakontoj, kiuj estas ligitaj al sudfranca vilaĝo Rennes-le-Château kaj fikcia sekreta organizo kun la nomo Prieuré de Sion. La elementoj iĝis mondfamaj pro romanoj de Dan Brown.

Pierre Plantard
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1920 (1920-03-18)
en 7-a arondismento de Parizo
Morto 3-an de februaro 2000 (2000-02-03) (79-jaraĝa)
en Colombes
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo ĵurnalisto • desegnisto • verkisto
vdr
Burgo en Gisors

Ekde 1975 li uzis la nomon Plantard de Saint-Clair[1] kiu rilatis al nobela familio el la regiono de Gisors, kies kastelo estas konata kiel loko de la trezoro de la templanoj. Plantard estas menciita en la baza libro de Gérard de Sède pri ĉi tiu mito kiel desegnanto.

Biografio redakti

Pierre Plantard estis ido de la servisto Pierre Plantard kaj de la kuiristino Amélie Marie Raulo.

Post la forlaso de la lernejo en la jaro 1937 li komencis fondi fikciajn societojn kun la celo "purigi kaj renovigi Francion". La 16-an de decembro 1940 li skribis leteron al Henri Philippe Pétain, en kiu li konfirmis sian kredon pri "cionista kaj framasonisma intrigo kontraŭ Francio. Li atentigis Pétain kaj ofertis "100 fidindaj virojn, kiuj okupiĝas pri la afero". La fikciaj societoj nomiĝis interalie Union Française (1937), Renovation Nationale Française kaj Alpha Galates (1942 kaj 1946).

La germanaj instancoj en la okupita francio malpermesis en 1941 la fondon de Renovation Nationale Française kaj kiam li fondis Alpha Galates li estis kondamnita al kvar monatoj en malliberejo des Fresnes.

La dokumentoj de la polico [2] pri la aktivecoj de Plantard el tiu ĉi periodo troviĝas en la pariza policejo. Tie troviĝas citaĵo[3]:

Plantard, kiu fanfaronas, ke havas multajn rilatojn al politikistoj, ŝajnas esti unu el la sirita malvastaj juna homoj, kiuj funkciigas pli aŭ malpli fikciajn grupojn por aperi pli grava, kaj kiuj eluzas la aktualan sintenon, dediĉi pli da intereso al junaj homoj, por altiri la intereson de la registaro.

Ekesto de la Prieuré de Sion redakti

En la jaro 1951 Plantard translokiĝis al Annemasse en la regiono Haute-Savoie en la sudoriento de Francio, kie li edziĝis kaj li havis filinon. Li laboris kiel teknika desegnisto.

En la jaro 1953 li estis kondamnita pro trompo kaj fraŭdo je 6 monatoj en malliberejo.

Kun André Bonhomme li fondis la 7-an de Majo 1956 asocion kun la nomo Prieuré de Sion. Supozeble la nomo rilatas al monteto „Mont Sion“ ĉe Annemasse. La subskribitaj statutoj kaj dokumentoj pri la registrado, kiuj estis deponenda ĉe la instancoj, konformas al la franca leĝo de 1901. La asociio celis al la defendo kaj libereco de malmultekostaj loĝejoj kaj subtenis la kandidatojn de la opozicio dum lokaj elektoj.

La asocio havis sian sidejon en la loĝejo de Plantard (strato Sous-Cassan) kaj eldonis revuon „Circuit“. La asocio dissolviĝis en la jaro 1956 kiam Plantard devis pasigi 12 monatojn en malliberejo pro forkonduko de maljunaj personoj.

Revigligo de la Prieuré de Sion redakti

Komence de la 1960-jaroj Plantard komencis sin prezenti kiel heredanto de la merovida reĝo Dagobert kaj postulis la tronon de Francio. Li venis al la ideo pro teksto en franca revuo [4]. La aŭtoro Louis Saurel argumentis, ke Dagobert la 2-a estis la lasta sendependa reĝo. La artikolo reaperis en la jaro 1964 atribuita al Anne Lea Hisler sub la titolo "Reĝoj kaj regantoj de Francio" kaj iĝis parto de la Dossiers secrets.

En tio periodo Plantard havis rilaton al la ĵurnalisto kaj aŭtoro Gérard de Sède, kiu en 1962 publikigis la libron [5]Les Templiers sont parmi nous (La templanoj estas inter ni), kaj kiu baziĝas sur la rakontoj de Roger Lhomoy pri la trezoro de la templanoj en la kastelo de Gisors.

Meze de la 1960-aj jaroj, certe ne pli frue kaj certe ne antaŭ 1956, Plantard pretendas, ke la Prieuré de Sion estu sekreta interna rondo de la templanoj, kiuj travivis la nuligon de la ordeno kaj manipulis dum jarcentoj en Eŭropo historiajn okazaĵojn por konservi la legitiman pretendon de la Merovidoj.

Bazita sur la rakontoj de Noel Corbu, kiu publikigis la rakonton pri Bérenger Saunière en Rennes-le-Château, Plantard postulis ke la "trezoro" konsistis el pergamenoj, kiuj provus lian devenon de Dagoberto la 2-a. Kunlabore kun Philippe de Chérisey kaj Jean-Luc Chaumeil ekestis serio de falsigitaj dokumentoj, kiuj estis transdonataj iom post iom al la Nacia Biblioteko de Francio kaj tie bonorde registritaj. La serio estas kutime citata kiel Dossiers secrets kaj ne plu sekretaj.

Jean-Luc Chaumeil kaj Pierre Plantard komune vizitis Rennes-le-Château en la jaro 1973.

Lastaj jaroj redakti

Septembre de 1993 Plantard komencis pretendi, ke unu el la grandmajstroj de la Prieuré de Sion estis Roger-Patrice Pelat, amiko de François Mitterrand (la franca prezidanto en tio tempo) kaj centro de skandalo, en kiu ankaŭ estis involvita la franca ĉefministro Pierre Bérégovoy.

Pridemantita Plantard ĵuris ke la Prieuré de Sion ne ekzistas kaj konfesis, ke li inventis ĉion, inkluziva la partopreno de Roger-Patrice Pelat. Franca tribunalo permesis la traserĉon de la domo kaj la polico trovis multajn dokumentojn, de la Prieuré de Sion, interalie kel

Ĝis lia morto la 3-an de februaro 2000 Plantard vivis en Parizo.

Fontindikoj redakti

  1. Laŭ intervjuo kun Jean-Luc Chaumeil en la revuo l'Ère d'Aquarius
  2. Polica akto signo Ga P7 (angle)
  3. Polica akto pri Renovation Nationale Française da la 9-a de majo 1941
  4. Louis Saurel Les Cahiers de l'Histoire Numero 1 (1960)
  5. Gérard de Sède Les Templiers sont parmi nous, Éd. René Julliard 1962 et J'ai lu, n° A185, coll. « L'Aventure mystérieuse », aŭ (L'Énigme De Gisors)