Pierre Toussain aŭ Petrus Tossanus (1499-1573) estis teologo, reformisto, humanisto, helenisto. Li faris siajn unuajn studojn en Bazelo, Kolonjo, Parizo kaj Romo. En 1515 li fariĝis kanoniko en Metz kaj tie li faras kontaktojn kun la protestantaj doktrinoj kaj supozeble li adoptas la novajn konceptojn pri la reformo. Kaŭze de persekutoj li estas devigata fuĝi al Bazelo. Dum kelka tempo li restas en Parizo kaj provas enkonduki en Metz la novajn doktrinojn, tamen li estas arestita en Pont-à-Mousson. En la 11-a de marto 1526, li estas senigita je siaj beneficoj kaj forpelita el Metz.

Petro Tosano
(1499-1573)
Marvile, regiono de Francio kie li naskiĝis.
Marvile, regiono de Francio kie li naskiĝis.
Persona informo
Pierre Toussain
Naskiĝo 1499
en St. Laurent, apud Marville, Meuse,  Francio
Morto 8-a de oktobro 1573
en Montbéliard,  Francio
Religio protestantismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Bazelo
Universitato de Kolonjo
Universitato de Parizo
Universitato de Hajdelbergo
Profesio
Okupo teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li tiam reiras al Parizo, kie li iĝis kapelano de Margareta de Navaro (1492-1549), sed en 1531 li ree estas devigata fuĝi el Francio. Post fari viziton al Ulriko Zvinglo (1484-1531), en Zuriko, al Guillaume Farel (1489-1565), en Grandson, kaj al Simon Sulzer (1508-1585) en Bazelo - kie li enamikiĝis al Erasmo de Roterdamo (malgraŭ ke Erasmo estis katoliko) kaj Johano Okolampado (1482-1531) (kiu estis lia iama kunstudento en la Universitato de Bazelo, kaj kun kiu li dividis kelkajn klopodojn rilate al reformo)-, li restas en Wittenberg. En sia revena vojo, li trapasas Tübingen kaj la duko Ulriko el Württemberg (1487-1550) lin invitas por daŭrigi en Montbéliard la reformon komencitan de Johann Gayling (1495-1559) kaj Guillaume Farel (1489-1565).

Inter 1535 kaj 1539, la protestantismo definitive establiĝas en Montbéliard, kaj la meso aboliciita, kvankam la plejgranda parto de la kanonikoj fuĝis al Besançon. Toussain fariĝas la nova ĉefo de la eklezia organizacio kaj franca kaj svisa, kaj subite li implikiĝis en serioza polemiko kun la kapelanoj (respondecaj pri la financaj aferoj) de Christoph el Württemberg (1515-1568), kiu stariĝis en Montbéliard, en 1542. Konsekvence, li retiriĝas al Bazelo en 1545, sed li revenas al Montbéliard kiam la kazo jam estis solvita.

Li estas unu el la raraj ekleziuloj pardonitaj dum la Interna Rezolucio de Aŭgsburgo (1548-52)[1], kaj okaze de la dua forpelo de katolikoj el Montbéliard, en 1552, li reprenas sian pozicion kiel superintendanto kaj estro de la protestanta klerikaro. En 1559, sub la ordoj de la nova grafo Frederiko la 1-a el Württemberg (1557-1608), la ritoj reenkondukiĝis, sed la obstina rezisto de Tusano kaj de sia klerikaro devigis la reprezentantojn de la grafo fari koncesiojn, kaj super ĉio ili provizore permesis la uzadon de la liturgio de Tusano. En 1568, tamen, ĉiuj sacerdotoj rifuzantaj adopti la ritojn de Württemberg estis deponitaj. En 1571, Jakob Andreae (1528-1590) estis sendita de la registaro de Württemberg al Montbéliard por esti enketitaj. Daniel Tossanus (1541-1602), filo de la reformisto, estis ekzilita, lia patro retiriĝis kaj estis anstataŭita de luterano. Ĉiuj membroj de la klerikaro, kiuj kredis sin sekvantoj de Ulriko Zvinglo (1484-1531) kaj Johanno Kalvino (1509-1564) estis laŭgrade forigitaj, kaj la dogmoj de Tübingen fariĝis devigaj.

Vivante striktan kaj simplan vivon, ene de la evangelia spirito, Tusano estis modela kiel pastoro kaj saĝa organizanto. Lia sola verko estis "L'Ordre" konservita en la Preĝejo de Montbéliard por la edukado de la infanaro, administrado de la sanktaj sakramentoj kune kun priskriboj rilate la geedziĝo kaj la preĝaro (1559), kies nura ekzemplero ŝajne postvivis.

Selektita publikaĵaro redakti

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti