Pietje Bell (filmo)

Pietje Bell estas nederlanda porinfana filmo el 2002 de reĝisorino Maria Peters laŭ la libroj Pietje Bell de la libroverkisto Chris van Abkoude. La filmo altiris 1.008.000 spektintojn.

Pietje Bell
filmo
Originala titolo Pietje Bell
Produktadlando  Nederlando
 Belgio
Originala lingvo nederlanda
Kina aperdato 2002
Daŭro 110 minutoj
Ĝenro infana/junulara filmo
Reĝisoro(j) Maria Peters
Scenaro Maria Peters
Laŭ la verko de De avonturen van Pietje Bell de Chris van Abkoude
Filmita en Kolonjo
Loko de rakonto Nederlando
Muziko de Henny Vrienten
Honorigoj Platinum Film
IMDb
vdr

Rakonto redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Pietje Bell estas la filo de ŝuisto Bell el Roterdamo. Pro liaj bubaĵoj li alvenis en ĉiaj aventuroj. La loka gazeto decidas publikigi la aventurojn de Pietje kaj jam baldaŭ ĝi fariĝas granda sukceso. Liaj amikoj opinias ke li estas granda heroo nur lia najbaro Geelman kaj ties filo Jozef deziras ke oni enkarcerigus lin. Kiam li malkovras la krimulajn insidojn de gazetmagnato Stark, li volas averti la policon sed nuniu kredas lin. Tial li decidis fondi la bandon de la nigra mano.

La eksterdomaj filmbildoj grandparte estis faritaj en la flandraj urboj Gent kaj Brugge por revivigi la etoson de la antaŭmilita Roterdamo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo redakti

  • Quinten Schram : Pietje Bell
  • Arjan Ederveen : Drogisto Geelman
  • Frensch de Groot : Sproet
  • Jordy Mul : Engeltje
  • Serge Price : Kees
  • Nicky Burger : Jaap
  • Myrte Ouwerkerk : Sophie / Klaas
  • Katja Herbers : Martha Bell

Premioj redakti