Petro Alcionio (1487-1527) estis itala humanisto, helenisto, filologo, poeto, akademiulo kaj erudiciulo, sub la patroneco de la papo Klemento la 7-a. Li estis lernanto de Marko Muzuro kaj tradukisto de Aristotelo kiu vundiĝis sur la brako dum la Disrabado de Romo en la 6-a de majo 1527 kaj mortis en tiu jaro. Li estis profesoro pri la greka en Venecio (1518), Florenco (1522-1523) kaj Romo (1526-1527).[1]

Pietro Alcionio
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1487 (1487-01-01)
en Venecio
Morto 30-an de novembro 1526 (1526-11-30) (39-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj latinaitalamoderna greka vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Profesio
Okupo klasikisto • akademiulo • renesanca humanisto • instruisto • klasika filologo vd
Laborkampo eduka sistemo • renesanca humanismoklasika filologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Liaj originoj estas malkonatatj sed lia elokventeco estis laŭdata perletere de Erasmo de Roterdamo al la rektoro de la Universitato de Kembriĝo, John Watson, en 1516, en la unua dokumento kiu mencias lian supervivadon. Post studi la grekan en Venecio gvidata de Marko Muzuro, kelkatempe li estis dungita kiel revizianto de la presaĵoj de Aldo Manuzio. Alcionio publikigis, en 1521, latinan tradukaĵon pri pluraj verkj de Aristotelo, kiun li dediĉis al la papo Leono la 10-a. La hispana erudiciulo Juan Ginés de Sepúlveda (1490-1573), ĉe ekzamenado de la verko, diras ke li trovis multajn erarojn.

En 1522 li estis nomumita profesoro pri la greka en Florenco per influo de Giulio de' Medici (1478-1534). Tiujare li komisiis al la presejo de Aldo la publikaĵon de dialogo laŭ la stilo de panegiro pri la temo "ekzilo" ("Medices legatus, sive de exsilio") en cicerona latino tiel kompilita ke li estis akuzita je plagiato de sia persona malamiko Paŭlo Manuzio (1511-1574). La akuzo estis ke li estis forpreninta la plej bonaj tekstoj en la verko "De Gloria" el la perdita traktaĵo de Cicerono kaj tiam detruita la sola ekzistanta kopiaĵo de la originalo por fuĝi el detektado. La erudicia abato de la 18-a jarcento Girolamo Tiraboschi, en lia itala literaturo, elmontris ke tia akuzo estis senfundamenta, sed la malprestiĝo persekutis la reputacion de Alcionio.

Kiam lia patrono fariĝis papo en la sekvanta jaro sub la nomo de Klemento la 7-a, Alcionio akompanis lin al Romo kaj tie restis ĝis sia morto. Laŭ kelkaj historiisto, liaj samtempuloj malfavore parolis pri li kaj eĉ akuzis lin pri malhumileco, krudaj moroj, vanteco kaj volupto.

Alcionio estis unu el la kvar humanistoj en la cirklo de la papo Klemento la 7-a kiuj ilustras la ŝokon je kultura malkontinueco kaj nova senso de homa fragileco kaŭzata de la disrabado de Romo kaj kiuj metis antaŭtempan finon al la Alta Renesanco (1490-1527). El la sennombraj tradukaĵoj pri la grekaj klasikuloj en la latinan fare de Alcionio, kiuj inkluzivas la oratoraĵojn de Izokrato kaj Demosteno, menciitaj de Ambroĝo Leoni, nur lia Aristotelaĵo supervivis lin.

Verkaro redakti

Pietro Alcionio kaj la disrabado de Romo

Kiam la Vatikano estis sieĝita dum la Disrabado de Romo, kaj la papo Klemento la 7-a fuĝis al sia Kastelo de Sankta Anĝelo, aliaj klopodis fari la samon. Kelkaj, kiel la humanisto kaj urbestro de Vatikana Biblioteko, Paolo Bombace (1476-1527), ne sukcesis atingi la fortreson kaj estis distranĉitaj de la invadaj trupoj de Karlo la 5-a, sed Pietro Alcionio, kvankam li estis vundita de pafo de arkebuzo dum fuĝado, sukcesis trovi rifuĝon en la kastelo. Tamen, kiam la sieĝo finiĝis, Alcionio -- kiu ĝuis la patronecon de Giulio de' Mediĉi ekde 1522 -- transfuĝis kaj pasis sub protektado de la arkirivala papo, kies fortuno draste pliboniĝis, nome, la kardinalo Pompeo Colonna, la elstara imperiisto al kiu Klemento ekskomunikis kaj eloficigis el lia posteno en la antaŭa novembro. Bedaŭrinde Alcionio ne multe vivis por profiti el la sia nova alianco: iom post, kiam la imperia armeo lasis Romon, en februaro 1528, li mortis pro malsano en la Palaco de Colonna.[2]

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti