Pietro FANFANI (n. 21-a de aprilo 1815 en Pistoia; m. 4-a de marto 1879 en Florenco) estis itala filologo kaj verkisto.

Pietro Fanfani
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1815 (1815-03-21)
en Montale
Morto 4-an de marto 1879 (1879-03-04) (63-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Profesio
Okupo vortaristo • lingvistobibliotekistoverkisto • filologo • redaktisto vd
Laborkampo filologioleksikografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Komence Pietro Fanfani studis medicinon. Tre baldaŭ li tamen ŝanĝis la studoj rilate al la itala lingvo kaj al la literaturo. Poste li laboris kiel ĵurnalisto kaj en la jaro 1847 li fondis la gazeton Ricordi filologici.

En la sekva jaro la perturboj de la revolucia tempo ne lasis lin daŭrigi la aktivaĵojn sur la literatura kampo. Li devis eniri la batalkampon kaj partoprenis la batalojn ĉe Montanara kaj Curtatone sub Radetzky. Oni arestis lin kaj transportis lin kiel kaptito al la fortikaĵo Theresienstadt.

Tre baldaŭ oni donis al li la liberon kaj en Torino oni dungis lin en la ministerio pri instruado. Poste li havis similan okupon en Florenco. Post 1859 li havis la laboron kiel biblitekisto en la Biblioteca Marucelliana en Florenco. Tiun postenon li okupis ĝis la morto je la 4a de marto 1879.

Inter 1851 - 1852 li eldonis filologan-literaturan monatan revuon L'Etruria. Poste li fondis kelkajn beletristikajn revuojn.

En 1855 li eldonis la Vocabolario della lingua italiana (2 volumoj). Sekvis la Vocabolario dell'uso toscana kaj Vocabolario della pronuncia toscana (ambaŭ Florenco 1863), kaj fine la Vocabulario italiano della lingua parlata (1876) kaj similaj verkoj.

Li ankaŭ eldonis novelojn. Jen kelkaj verkoj:

  • Cecco d'Ascoli, rakonto de la 14a jarcento (2a eldono, Florenco, 1870);
  • La Paolina (Florenco 1868);
  • Una bambola romano por infanoj (Florenco 1869);
  • Il fiaccherrajo e la sua famiglia, Rakontoj de la florentina popola vivo (Milano, 1874), kaj
  • Novelle e gheribezzi (1879).