Pietro Solaro (1435-1515) estis itala arkitekto kaj skulptisto, filo de Martino Solari da Carona, edukiĝis en Venecio, kaj pli malfrue li translokiĝis al Padovo ĉirkaŭe de 1450. Tiuepoke, la venecia urbo trapasis ekflorantan artisman periodon, kaj altiris diversajn artistoj kun la grandeco de Bartolomeo Vivarini (1430-1491), Giovanni Bellini (1433-1516) kaj Gentile Bellini (1429-1507).

Petro Lombardo
(1435-1515)
Fasado de la Preĝejo de Sankta Maria de la Mirakloj, en Venecio
Fasado de la Preĝejo de
Sankta Maria de la Mirakloj, en Venecio
Persona informo
Naskiĝo 1435
en Carona,  Italio
Morto 1515
en Venecio,  Italio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Familio
Infanoj Tullio Lombardo • Antonio Lombardo
Okupo
Okupo skulptistoarkitekto
Verkoj Santa Maria dei Miracoli, Venice
vdr

Proksimume en la fino de la 1460-aj jaroj, li translokiĝas al Venecio, malfermas skulptolaborejon kaj specialiĝas pri funebraj monumentoj. En tiu urbo li aktivas kun diversaj laboraĵoj asignitaj de gravaj civitanoj ĉe la Laguno de Venecio, enkalkulante la Monumenton al la doĝo Pasquale Malipiero (1457–1462), en la dominikana preĝejo de la Sanktuloj Johano kaj Paŭlo, la funebran monumenton al la doĝo Pietro Mocenigo (1406-1476) en la Baziliko de la Sanktuloj Johano kaj Paulo kaj la monumenton al la doĝo Nicolò Marcello (1399-1474) en la sama preĝejo.

Post la enfalo de la Katedralo de Cividale del Friuli, konstruita en 1457, far Bartolomeo delle Cisterne (1400-1480), okazinta en la jaro 1502, Pietro Lombardo venigiĝis por la taskoj pri rekonstruado kaj pligrandigado de la katedralo.

Li estis patro de la arkitektoj kaj skulptistoj Tullio Lombardo (1455-1532) kaj Antono Lombardo (1458-1516).

Selektitaj arkitekaĵoj redakti

  • Tombo de Dante Alighieri, en la Preĝejo de Sankta Francisco, en Ravenna
  • Preĝejo de Sankta Johano kaj Paŭlo
  • Monaĥejo apud la Preĝejo de Sankta Maria Patrino de Dio (Santa Maria Mater Domini), Venecio
  • Horloĝturo en la Placo de Sankta Marko, Venecio
  • Lernejo de la Favorkoreco (Scuola della Misericordia)
  • Klostro de la Preĝejo de Sankta Justina, en Padovo
  • Monumeno al la Episkopo de Trevizo, Zanettino da Udine (1416-1485), en la katedralo de urbo, Trevizo, 1484
  • Preĝejo de Sankta Maria de la Mirakloj, Venecio, 1489

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti