Pigo (mezurunuo)

mezurunuo de longo; 4,23 mm
Ĉi tiu artikolo temas pri mezurunuo de longo (angle "Pica") uzata en tipografio. Por genro de birdoj Pigo (latine "Pica") rigardu la paĝon Pigo. Por grupo de birdoj de pluraj genroj ene de la familio "Corvidae" legu la artikolon Pigoj. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Pico (apartigilo).

La pigo[1] estas mezurunuo de longo uzata en tipografio. Ĝi egalas 4,2 milimetrojn.

Difino redakti

Ekzistas diversaj difinoj de la pigo.

La Usona pigo estis difinita de la Usona Tipografa Asocio (angle United States Type Founders’ Association) en 1886, kiel ekzakte 0,166 018 4 Usonaj coloj,[2] aŭ 4,216 867 36 milimetroj ekzakte (laŭ la difino de la Usona colo kiel 25,4 milimetroj ekzakte en 1959).

En la komputila sistemo TEX, la pigo (simbolo pc) estas difinita kiel ekzakte 1272,27 coloj, aŭ 101602049≈4,217 518 milimetroj.[3]:57, Chapter 10

En la dosierformo PostScript, unu pigo estas ekzake ⅙ de colo, aŭ 12730≈4,233 333 milimetroj; la sama difino estas uzata en CSS.

Krome, la franca mezurunuo cicero (4,5 milimetroj) similas la pigon.

Mallongigoj redakti

En TEX, la mallongigo de la pigo estas pc.[3]:57, Chapter 10 La sama mallongigo estas uzata en CSS. En pluraj programaroj de Adobe, la mallongigo estas simple p — ekzemple, 5p6 estas 5 pigoj kaj 6 punktoj (t.e. 5½ pigoj).

Historio redakti

La mezurunuo pigo estas antikva, uzata ekde almenaŭ la 16-a jarcento.[4][5]

La difino de la pigo variis ĝis 1886, kiam la Usona Tipografa Asocio (angle United States Type Founders’ Association) norme difinis la pigon.[2]

En la malfrua 20-a jarcento, Adobe enkondukis alian, pli grandan (je 0,4%) difinon de la pigo, kiel sesonon de colo; pro la vasta uzado de la programaroj de Adobe, tiu difino estas nun norme uzata tutmonde en komputiloj.[5]

Referencoj redakti

  1. (2020) “pig/o ②”, Plena Ilustrita Vortaro 2020 (esperante).
  2. 2,0 2,1 The US Point/Pica System (angle). The Type Heritage Project.
  3. 3,0 3,1 Knuth, Donald. (1984) The TEXbook (angle).
  4. pica, n. 1”, Oxford English Dictionary (angle).
  5. 5,0 5,1 Perlman, Merrill (2019-08-19). “Points, picas, and other typographical terms”, Columbia Journalism Review (en). 

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti