La Pikatartedoj (Picathartidae), ankaŭ nomataj „Stilzkorvoj“, estas afrotropisa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. En tiu familio estas unu genro kun du specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pikatartedoj
Picathartes gymnocephalus
Picathartes gymnocephalus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Pikatartedoj Picathartidae
Serle, 1952
Genro: Pikatarto Picathartes
Lesson, 1828
Specioj

P. gymnocephalus
P. oreas

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Troviĝejoj redakti

Ambaŭ specioj vivas en la tropikaj pluvarbaroj de Okcidentafriko kaj Centra Afriko. La Picathartes gymnocephalus de Gvineo kaj Sieraleono ĝis Togolando. La Picathartes oreas troviĝas de Kameruno ĝis la norda Niĝerio. En Ganao la Picathartes gymnocephalus staras sub naturprotektado, ĉar la populacio draste malpliiĝis per senarbarigo, kaptado de sovaĝbestoj por bestĝardenoj kaj kolektantoj.

Rekoniloj redakti

La birdoj disponas pri longa vosto, korvosimila nigra beko, fortaj longaj kruroj kaj piedoj kaj per siaj 38 ĝis 40 centimetroj estas relative grandaj. La plumaro de la Picathartes gymnocephalus estas je la supra flanko malhel- ĝis helgriza, je la malsupra flanko blanka. La kapo estas nuda kaj flava. Karakterizaj estas du nigraj makuloj, unu sur ambaŭ flankoj de la postkapo. Ankaŭ ĉe la Picathartes oreas la supra plumaro estas malhel- ĝis helgriza kaj la kapo nuda. Sed la antaŭa kapo estas helblua kaj la postkapo karminruĝa. Ankaŭ ĉe la Picathartes oreas troviĝas nigraj makuloj je ambaŭ flankoj de la postkapo.

Nutrado redakti

La Pikatartedoj nutras sin per insektoj. limakoj kaj aliaj senvertebraj bestetoj, kiujn ili serĉoĉasadas saltetante sur la arbargrundo. Fojfoje ili manĝas ankaŭ ranojn kaj musojn.Ĉasante ili saltas ĝis unu metro sen uzo de la flugiloj. Ofte ili sekvas la migrantajn formikojn kaj forvoras la ekfuĝantajn insektojn.

Generado redakti

Pikatartedoj estas koloniaj kovantoj. Ili konstruas la pelvetoforman neston el koto kaj argilo, fiksante ĝin al la muroj de rokokavoj aŭ sub rokelstaraĵo de rifo. Per plantofibroj kaj gresoj ili fortigas la murojn. La nestinternon ili pufas per plantofibroj kaj gresoj. En la neston ili metas du ovojn, kiujn ili elkovas dum 20 gis 22 tagoj.

Specioj redakti

Referencoj redakti