La pilastra frisoleseno (le-ʃè-no) estas arkitektura stabila elemento almetita al parieto, do vertikala, kiu konsistas el retangulbaza arkitektura fusto, apenaŭ elstaranta el la sama parieto, kun rilataj kapitelo kaj bazo.
La difino de la elemento baziĝas sur ĝia dekoracia funkcio kaj ne sur tiu subtena: en tio ĝi malsimilas al parasto, kiu, kvankam aspekte simila, estas vera subtenanto kun subtena funkcio, enprenita en la parieto kaj ne simple apogita al ĝi. Laŭ tiu senco la parasto aludas ankaŭ al la "duonkolono", nome al kolono tranĉita meze de sia diametro kaj apogita al parieto kun subtena funkcio.

Serio de pilastraj frisoj flanke de la pronao de la Panteono de Romo.

La kolonaj ordoj aplikataj al parieto, jam ĉeestaj en la greka arkitekturo, estis aparte vastigixintaj en la romia arkitekturo, jen kiel dekoracio de monumentaj fasadoj kaj jen kiel beligaĵoj de la enaj parietoj de kovritaj publikaj spacoj, kiel portikoj kaj arkitekturaj ĉeloj (de la romiaj temploj). Foje la dekoracio estas konstituita per ordoj de malsamaj kolonoj, apenaŭ disigitaj el la parieto, duobligitaj, post mallongega libera spaco, per pilastraj frisoj apogitaj, alifoje la dekoracio estas efektigita per fantazia kombino de elementoj kun riĉaj koloraj efikoj.

En Mezepoko la pilastra friso estis komplete disigta el la parieto kaj senigita el aspekto de origina arkitektura ordo aplikita al parieto kaj povas fariĝi simpla vertikala elpendaĵo senigita je kapitelo kaj bazo.

Pilastraj frisoj en la “Bernina” katedro de Sankta Petro.

La renesabca arkitektuuuo reprenis la uzon de la romia pilastra friso aparte por la konstruaĵaj fasadoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti