Pilgrim la 2-a (Salzburg)

princĉefepiskopo de Salcburgo

Pilgrim la 2-a de Puchheim [puĥhajm] (naskiĝis ĉ. 1330; mortis la 5-an de aprilo 1396 en Salzburg) estis inter 1365 kaj 1396 salcburga ĉefepiskopo kaj ankaŭ administranto de la Regna prelatujo de Berchtesgaden. Sub lia regado okazis la teritorie plej granda etendiĝo de Salcburgio.

Pilgrim la 2-a
Princĉefepiskopo de Salcburgo
blazono de Pilgrim la 2-a
blazono de Pilgrim la 2-a
Persona informo
Pilgrim von Puchheim
Naskiĝo ĉ. 1330
Morto 5-an de aprilo 1396 (1396-04-05)
en Salcburgo
Religio katolika eklezio vd
Alma mater Avignon University vd
Familio
Dinastio familio de Puchheim vd
Gefratoj Albero de Puchheim • Jans von Puchheim • Henriko de Puchheim • Margareta de Puchheim vd
Parencoj Albrecht von Puchheim • Heinrich von Puchheim • Wilhelm von Puchheim • Georg von Puchheim • John of Puchheim • John of Puchheim • Elizabeth of Stubenberg • Albert of Puchheim vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
Princĉefepiskopo de Salcburgo
Dum 1365–1396
Antaŭulo Ortolf von Weißeneck
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante ekde 1353 kapitulano ĉe la Katedralo de Salcburgo li bakalaŭriĝis en 1353 pri kanona juro en Avinjono. En 1365 li elektitis fare de la aŭstra frakcio ĉefepiskopo kaj komence de 1366 papo Urbano la 5-a antaŭproklamis lin metropolito kun paralela nuligo de la duboplena baloto (kandidato de la bavaroj etis Ortolf de Overstätten). En la 8.5.1366 li ricevis fare de imperiestro Karlo la 4-a la reĝajn signojn. Malgraŭ interligo kun la Habsburgoj Pilgrim preferis fari armisticon kun la Vitelsbaĥoj en oktobro 1366 kaj packontrakton en julio 1370.

Kialoj por jam la sekvintan jaron fari interligon kun la bavaraj dukoj kaj kun reĝo Ludoviko la 1-a (Hungario) ne tute klaras. Post interveno de papo Gregorio la 11-a li devis obei en 1373 la imperiestron kaj dissolvi la politikajn aranĝojn kun la bavaroj. La sekvintan jardekon li ofte helpis la Habsburgojn, ekz-e en la kampanjo en 1376 kontraŭ Venecio aŭ en 1380 ĉe la kvereloj kun la grafoj de Schaunberg.[1] Inverse helpitis li kontraŭ duko Frederiko (Bavario) okaze de la provoj okupi la Prepostejon de Berchtesgaden. Post venkego de la aliancanoj (salcburgianoj kaj aŭstroj) en somero 1382 episkopo Berthold el Freising faris pacigan decidon kiu provizore taŭgis. Ankaŭ pro tio Pilgrim volis uzi la papan skismon por siaj intencoj. Ĉar li igis la avinjonan papon Klemento la 7-a konfirmi la landan enkorpigon kaj de la berchtesgaden-a prepostejo kaj de la monaĥejo ĉe Admont en 1385/86. Finfine li prezentis sin (komence sukcese) kiel mediacifaranto inter papo Klemento la 7-a kaj reĝo Venceslao. La konflikto kun la Vitelsbaĥoj pliakriĝis kaj li kaptitis de la bavaroj en la 27.11. en Raitenhaslach (Burghausen). Antaŭe en somero 1387 Pilgrim estis jesinta reciprokan helppromeson kun la Urba ligo de Ŝvabio. Sub la gvidado de katedrala preposto Gregor Schenk de Osterwitz, kiu mem intertempe faris sin registarestro, la salcburganoj decidis ekmarŝi liberigi la ĉefepiskopon. Post liberiĝo komence de 1388 Pilgrim devis publike rezigni pri ĉiuj koncedoj faritaj dumkaptitece. La sekva venko de Pilgrim kaj de la Ligo de urboj de Ŝvabio kontraŭ la Vitelsbaĥoj ebligis, danke al perado de Venceslao en 1390, havigi daŭran packontrakton kun duko Frederiko de Bavario. Post kiam en 1391 denove fiaskis la provo entuziasmigi reĝon Venceslao por papo Klemento la 7-a, Pilgrim mem ŝanĝis la flankojn kaj enviciĝis inter la favorantoj de la roma papo Bonifaco la 9-a. En junio 1393 li denove ricevis per papa konfirmo la Prepostejon de Berchtesgaden.

Politiko interna kaj graveco redakti

Hejmpolitike Pilgrim multe kverelis kun la kapitulanoj, ĉefe la gvidanto de la porbavaria frakcio kaj katedrala dekano Ortolf de Overstätten. Koncerne la investadon de propraj salcburgaj diocezoj prenitis ofte parencoj de Pilgrim. Tamen Pilgrim devis ja respekti kelkajn papajn aliaranĝojn tiukoncerne. Krom elstara militisteco li ankaŭ estis bona financĵonglisto. Oro-ekspluatado kaj monopoligo de salovendado florigis la landon kaj ebligis gajni novajn teritoriojn. Per aĉeto de la regiono de Mattsee kaj de la foirloko Straßwalchen el la manoj de la episkopo de Passau (1390), per la akiro de la Administradujo Itter (distrikto Kitzbühel) de la Episkopujo de Regensburgo (1380/85) kaj la malfacila enkorpigo de la Prepostejo de Berchtesgaden (1393) Salcburgio havis tiam sian plej grandan etendiĝon.

Ankaŭ la faro de oraj guldenoj, la ekvalidigo de mineja leĝaro (1369) kaj de ordonoj pri komercado per bruto en Pinzgau (1391) li furoris ekonomie. Tiam ankaŭ la urbaj rajtoj novordigitis. Lue la salcburganoj eĉ administris inter 1370 kaj 1377 la kompletan episkopujan teritorion de Passau (situantan ekstere de la urbo Passau).

Kastelo Freisaal iĝis somera rezidejo de la artoŝatanta ĉefepiskopo kie aktivis Monaĥo el Salcburgo, la plej granda lirikisto siatempe. Pri ties identeco estas eĉ hodiaŭ nescio: kelkaj eĉ opiniis ke temis pri nura pseŭdonimo de Pilgrim mem.

Pilgrim estis la lasta salcburga arkiepiskopo de la malfrua mezepoko kiu faris memstaran politikon kaj sukcese enmiksiĝis en la eŭropan diplomation. Li entombigitis ĉe la nordorienta angulo de la salcburga katedralo en la de li en 1393 donacita Pilgrim-kapelo.

Fonto redakti

  • Dopsch, Heinz, "Pilgrim II. von Puchheim". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 20 (2001), p. 442-443 (tie ĉi interrete)

Notoj redakti

  1. Ilia kutima burgo, nun ruino, estas en Hartkirchen, distrikto Eferding.