Pilgrimado de El Rocío

La Pilgrimado de El Rocío estas montraĵo de populara religieco katolika andaluzia honore de la Virgulino de El Rocío. La pilgrimado celebriĝas fine de la semajno de Pentekosto. La Virgulino troviĝas en la Ermitejo de El Rocío, kiu troviĝas en la domaro de Almonte samnoma, en la provinco de Huelva. La frateco de Almonte estas respondeca de organizi la kulton kaj pilgrimadon. La ĉefa nokto okazas tumultoj kiam ĉiuj loĝantoj de Almonte batalas por esti la unuaj kiuj elirigos la skulptaĵon de la virgulino procesie.

Tipa bildo de ĉaro trapasanta la Nacian Parkon Doñana revene de la Pilgrimado de El Rocío, majo de 2009.
Alia veturmaniero: per ŝipo el la plaĝo de Doñana revene al Sanlúcar de Barrameda, aliflanke de rivero Gvadalkiviro revene de la Pilgrimado de El Rocío, majo de 2009.
Ermitejo de El Rocío.

Oni faras la pilgrimadon perpiede, per ĉevalo, per ornamitaj ĉaroj, per ŝipo kaj kompreneble per aŭtoj tra ŝoseo, kiu trapasas parte la Nacian Parkon Doñana. Amasa multhomaro alvenas ĝis la portoj de la ermitejo, kie nur la almonteanoj la nokton de la dimanĉo al lundo de Pentekosto, faras «el salto de la reja» (salto de la krado, ĉar ili ne atendas la malfermon de la pordoj kaj "atakas"). Sekve oni faras la procesion de la «Blanca Paloma» (Blanka kolombo, la virgulino) tra la domaro.

Estas pli da 100 fratecoj, kio montras la popularecon de la festo, kiu estas ne nur religia, sed ĉefe tradicia kaj folklora. De la 107 ekzistantaj fratecoj en 2008 (inkludita la matrico de Almonte), 96 estas andaluzaj kaj 11 de ekstere de Andaluzio. Inter la fratecoj filioj de ekstere de Andaluzio oni devus distingi inter tiuj fonditaj en proksimaj teroj al Andaluzio, kiel Badajoz, SabtoMurcia kaj tiuj lokitaj en la tradiciaj teroj de migrado andaluza, kiel Katalunio, Valencio, BalearojMadrido.

Inter gravuloj kiuj vizitis la domaron de El Rocío estis la tiama papo Johano Paŭlo la 2-a la 14 de junio de 1993.[1][2] Krome oni devus reliefigi la ekziston de la frateco filio de Bruselo, frukto de la devoteco rocia de grupo de andaluzoj de la abunda komunumo de ĉi tiu origino en Belgio.

La damaĝo kiun oni faras en la Nacia Parko Doñana pro la trapaso ĉefe de miloj da aŭtoj kaj la needukita konduto de multaj miloj da pilgrimantoj estas enorma ĉiujare.

Notoj redakti