Pilieroj de Islamo

kvin devoj de islamanoj: kredkonfeso, preĝo, almozo, pilgrimado, fasto
Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

La Pilieroj de Islamo estas, laŭ pluraj skoloj, la bazaj devoj de ĉiu islamano (arabe: arkan al-Islamarkan al-din, “pilieroj de religio”). Oni tradicie nombras kvin ĉefajn[1][2], kiujn Korano ne precize elnombras aŭ nomas, malkiel la Dekalogo en la Biblio, sed ili estas raportitaj en profeta hadito fare de Al-Buĥari[3] kaj Muslim[4]. Tiu koncepto estis adoptita de plejparto de sunaistoj kaj iamaniere de ŝijaistoj (kvankam la listo de pilieroj estas pli longa por ŝijaistoj), sed forpuŝita de aliaj hodiaŭ minoritataj grupoj. Devoj de islamanoj ne limiĝas je tiuj ĉi, sed apliko estas imperativa por menssanuloj ekde pubereco.

Listo de Pilieroj laŭ Al-Buĥari kaj Muslim redakti

Plej gravaj islamaj fakuloj Imamo Al-Buĥari kaj Muslim ibn al-Haĝaĵ[4] raportis en siaj haditokolektaj libroj Sahih Buĥari kaj Sahih Muslim pri profeta hadito rigardata kiel ĝusta aŭ aŭtentika (arabe /sahih/), en kiu enlistiĝas "kvin pilieroj" aŭ principoj:

 
Preĝo en la granda Moskeo de Kajruano. Ramadano 2012.

"Islamo estas konstruita sur kvin pilieroj: konfeso de kredo, plenumado de preĝo, senŝuldiĝo je deviga almozdono, pilgrimado, fasto dum monato Ramadano."

Konfeso de kredo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ŝahado.

La unua tradicia piliero temas pri konfeso de kredo (aŭ fidodeklaro) je la ununureco de Dio (Tawhid /taŭhid/) kaj samtempe je la profetaĵo de Mohamedo (arabe الشهادة‎‎ /aŝ-ŝahadah/, "la konfeso"). Ĝi estas rigardata kiel la plej grava kaj konsistas el tiu frazo:

"Mi konfesas, ke estas neniu dio krom Dio, kaj mi konfesas, ke Mohamedo estas la sendito de Dio" (arabe: أشهد أن لا إله إلا الله وأشهد أنّ محمّدا رسول الله /aŝ-hadou 'al-la 'ilaha 'illallah, ŭa 'aŝ-hadou 'anna mouhammadar-rasulullah/).

En ŝijaismo, la konfeso estas iom pli longa kun kroma parto pri Ali:

"Mi konfesas, ke estas neniu dio krom Dio, kaj mi konfesas, ke Mohamedo estas la sendito de Dio, kaj Ali estas la imamo (aŭ "amiko" en alia tradukoj) de Dio".

Preĝo redakti

Ĉiutagaj preĝojSalat estas la dua piliero. La preĝonto devas sincere intenci dediĉi siajn preĝojn al Dio kaj plenumi ritan sinlavadon (arabe الوضوء‎‎ /al-ŭuduʼ/). La kredanto povas preĝi tie, kie li deziras, kutime sur tapiŝo sed ĉiam direkte al Kaabo (Kiblo). Preĝo konsistas el sinsekvo de movoj kun laŭta citado de suraoj (la unua surao al-Fatiha estas ĉiam citenda), kiun oni nomas rakahon (arabe ركعة /rakʿah/). Islamanoj kutime preĝas grupe en moskeo vendrede tagmeze, kaj aŭskultas predikon de imamo. Estas po kvin devigaj preĝoj tage[5]:

  1. je sunleviĝo (arabe /faĵr/): 2 rakahoj
  2. tagmeze (arabe /dhuhr/): 4 rakahoj
  3. meze de posttagmezo (arabe /'asr/): 4 rakahoj
  4. je sunsubiro (arabe /maĥrib/): 3 rakahoj
  5. nokte (arabe /iŝa'/): 4 rakahoj

En landoj kun islamana plimulto, muezinoj vokas preĝontojn al diservo. Aliaj preĝoj memvolaj eblas sed estas nedevigaj.

Almozo aŭ Zakato redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Zakato.

Ĉiujaran imposton aŭ zakato kredanto pagu al ŝtata aŭ religia kolektanto. Ĝi rolas kiel almozo favore al malriĉuloj, vojaĝantoj, konvertiĝintoj, ktp. kaj pagendas en proporcioj preskribitaj (tradicie 2,5%).

 
Pilgrimado en Mekko en Masĝid al-Haram.

Pilgrimado redakti

Pilgrimado al MekkoHaĝo estas la lasta tradicia piliero. Ĝi plenumendas almenaŭ unufoje dum ies vivo, se kredant(in)o havas fizikajn kaj materialajn rimedojn. Ĝi okazas dum la dek unuaj tagoj de la dekdua monato de la lunjaro. Pilgrimantoj surhavas tre simplajn vestaĵojn. La celpunkto de la pilgrimado estas la Kaabo en la granda moskeo Masĝid al-Haram, kiujn kredantoj ĉirkaŭiras sepfoje maldekstrerotacien.

Fasto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fastado en Islamo.

Fasto dum la monato de Ramadano (oka monato de la lunjaro) aŭ Saŭm estas la kvara principo. Ekde la tagiĝo ĝis la sunsubiro, la fasto estas preskribita. La kredanto detenas sin manĝi, trinki, seksumi aŭ agresi memore al la revelacio. Ekzistas esceptoj por malsanuloj, vojaĝantoj kaj gravedulinoj, kiuj tamen devas fasti dum alia monato de la jaro. Je la fino de la monato Ramadamo okazas festo Eid ul-Fitr (arabe "Finfasta Festo").

El la vidpunkto de ŝijaismo redakti

Ambaŭ gravaj doktrinaj skoloj de ŝijaismo agnoskas la Pilierojn de sunaismo, krom la konfeso de kredo, kiu estas ĉiamaniere deviga por ĉiu islamano. Ili tamen aldonas aliajn principojn.

Dekduimamismo redakti

 
Mohamedo kaj Ali (rigardata de ŝijaistoj kiel la posteulo de la profeto) en la marĉo de Ĥum, la 10-an de marto 632. Ilustraĵo (ĉ. 1307) de kopio de originala manuskripto de Al-Biruni (973-1048). Universitata biblioteko de Edinburgo.

Por Dekduimamismo, la Pilieroj estas nomitaj "Branĉoj de la kredo" (arabe: فروع الدين /furu' ad-din/):

  1. Preĝo (salat)
  2. Fasto (saŭm)
  3. Pilgrimado (Haĝo)
  4. Ĝihado ("lukto por la kaŭzo de Dio", en milita kaj spirita sencoj)
  5. Almozo (zakato)
  6. "Kvarono" (t.e. 20-elcenta imposto pri jara enspezo) (arabe /ĥum/)
  7. Instigi al bonfaro (arabe /amr bil ma'ruf/)
  8. Malpermesi malbonfaron (arabe /nahi anil munkar/)
  9. Esprimi amon por Ahl al-Bajt (membroj de la hejmo de Mohamedo) (arabe /taŭala/)
  10. Apartigi sin disde malbonuloj (kontraŭstarantoj de Dio, Mohamedo, homaro, ktp.) (arabe /tabara/)

Sepimamismo redakti

Por Sepimamismo estas sep Pilieroj:

  1. Fervora amo al Dio, Mohamedo kaj Imamoj (arabe وِلاية‎‎ /ŭalayah/, "Gardanteco")
  2. Pureco (arabe طهارة /tahara/)
  3. Preĝo (salat)
  4. Almozo (zakato)
  5. Fasto (saŭm)
  6. Pilgrimado (Haĝo)
  7. Ĝihado

Pilieroj en Korano redakti

  • Preĝo kaj almozo:

XIX, 55[6]: "Li ordonis al sia gento preĝi kaj almozdoni kaj li estis agrabla al sia Sinjoro."

 
Haltejoj dum Haĝo.
  • Pilgrimado:

III, 96-97[7]: "Vere la unua Domo, kiu estis fondita por la homoj, estis tiu en Bakka, benata, kaj gvidilo por ĉiuj nacioj. En ĝi estas signoj evidentaj, ĝi estas la restadejo de Abraham. Kiu ĝin eniras, tiu havas pacon. Por tiu, kiu iel ajn povos trovi la vojon por iri pilgrime al ĝi, tio estas deva antaŭ Alaho [...]"

 
Finfasta manĝo en moskeo je sunsubiro.
  • Fasto:

II, 185[8]: "Estas la monato Ramadano, en kiu estis sendita al vi la Korano kiel gvidilo por la homaro kaj kiel evidenta signo kaj ekkonigilo. Kiu el vi estos hejme en tiu monato, tiu fastu. Kiu tamen estos malsana aŭ en vojaĝo, tiu fastu poste por la sama nombro da tagoj. Alaho volas faciligi kaj ne malfaciligi vian taskon, kaj Li volas, ke vi plenumu la nombron da tagoj kaj laŭdegu Alahon, ĉar Li gvidis vin, kaj ke vi estu dankaj."

 
Konfeso de kredo en Palaco de Topkapi.
  • En Korano ne troviĝas la formala nuntempa konfeso de kredo (Ŝahado), tamen troveblas ĉi ties du partoj. Laŭ fakuloj, kompleta Ŝahado ne estas atestita en la tempo de Mohamedo[9], tamen oni trovas similajn surskribojn sur islamaj monumentoj (ekz. en la suda parto de Kupolo de la Roko[10]) kaj moneroj ekde la fino de la sepa jarcento.

XXXVII, 35[11]: "ĉar al ili estis dirite: "Ne ekzistas alia Dio ol Alaho" [...]

II, 285[8]: "La sendito kredas je tio, kio estas sendita al li de lia Sinjoro kaj same la kredantoj. Ĉiu kredas je Alaho kaj je Liaj anĝeloj kaj je Liaj Libroj kaj al Liaj senditoj [...]"

Ekster la "Pilieroj" de sunaistoj, la aliaj "Branĉoj de la kredo" de ŝijaistoj havas fonton en Korano.

  • Bono kaj malbono:

III, 104[7]: "Estiĝu inter vi societo, kiu instigu al la bono kaj ordonu la justecon kaj malpersu la malbonon. Nur tiuj estos sukcesaj."

  • Amo por la membroj de la hejmo de Mohamedo (Ahl al-Bajt):

XLII, 23[7]: "Estas tio, pri kio Alaho donas la bonan novaĵon al Siaj servantoj, kiuj kredas kaj bonfaras. Diru: "Mi ne volas iun ajn rekompencon pro tio, krom la amo al la parencoj". Kiu plenumas bonan agon, por tiu Ni faras ĝin eĉ pli bona. Vere Alaho estas senkulpigema, indulgema."

Notoj kaj referencoj redakti