Pilis [piliŝ] estas malgranda montaro de Hungario inter urboj Esztergom kaj Budapeŝto, ŝatata de turistoj. La norda najbaro de Pilis estas la Montaro Visegrád.

Situo de Pilis en Hugario

La nomo signifas: senharara (ne estas kovrata la pinto kun arbaro). La montaro konsistas el kalkoŝtono kaj dolomito, kion kverkoj kaj fagoj kovras plej ofte. La plej alta punkto estas same nomata Pilis 756 metrojn alta, sed estas ankoraŭ 2 pintoj, pli, ol 700 kaj 3 pintoj, pli, ol 600 metrojn altaj. En la montaro 11 kavernoj estas. Ĉe la montaro krom la menciitaj urboj estas ankaŭ Dorog, Pilisvörösvár, Budakalász, Szentendre kaj Pomáz. La Pilis-aj vilaĝoj estas Csobánka, Dunabogdány, Kesztölc, Leányfalu, Leányvár, Pilisborosjenő, Piliscsaba, Piliscsév, Pilisjászfalu, Pilismarót, Pilisszántó, Pilisszentkereszt, Pilisszentiván, Pilisszentlászló kaj Üröm. (Iama vilaĝo Pilisszentlélek nun estas apartenaĵo de Esztergom).

Fontoj redakti

Bildaro redakti