Pilisszántó
Pilisszántó (piliŝsAntO), slovake Santov estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Szentendre. Szántó signifas: pluganto.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Pilisszántó situas ĉe piedo de montaro Pilis, laŭ traira flankovojo. Urbo Pilisvörösvár estas proksime.
Historio redakti
Pli frue romianoj loĝis tie. La hungaroj fondis klostron. La turkoj faris preskaŭ senhoma la vilaĝon. Poste slovakoj alvenis. La romkatolika preĝejo konstruiĝis en 1760.
Vidindaĵoj redakti
Vidindaĵoj estas nobeldomo de Baross (baroŝ), kastelo de Orosdy (oroŝdi), kapelo omaĝe al Dipatrino (Beata Damo), fine golgoto kune kun kapelo.