Pilo

Pilo estas fonto de elektra energio, uzanta la transformiĝon de kemia energio. Ĝi konsistas el

  • negativa elektrodo
  • pozitiva elektrodo
  • elektrolito inter ili.
Pilo
type of electronic component vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

Gravaj specoj de piloj estas:

  • Pilo de Clark: Galvana pilo, kies negativa elektrodo estas amalgamo de zinko, la pozitiva hidrarga sulfato kaj la elektrolito solvaĵo de zinksulfato (saturita aŭ de konata koncentreco).
  • Pilo de Weston: Galvana pilo, kies negativa elektrodo estas amalgamo de kadmio, la pozitiva elektrodo hidrargo kovrita per tavolo de hidrarga sulfato kaj la elektrolito saturita solvaĵo de kadmiosulfato aŭ unu de konata koncentreco.
  • galvana pilo: Fonto de elektromova forto, taŭga por senpere transformi la kemian energion de difinita reago en elektran energion.
  • Seka pilo: Galvana pilo por praktika uzado, kies elektrolito estas sufiĉe solidigita per ensorba substanco, por ke ĝi ne elfluu, se oni renversas ĝin.
  • termoelektra pilo: Sistemo de du konduktantoj de diferenca naturo, kies ekstremaĵoj estas kontaktigitaj duope, kaj en kiuj estas produktata elektromova forto, kiel funkcio de la temperatura diferenco inter la du kontaktopecoj.
  • atompilo: Fonto de elektra energio, uzanta la transformiĝon de nuklea energio; (reaktoro.) Amaso de materio, en kiu nuklea ĉenreakcio povas okazi.
  • fuelpilo

Grupo da piloj ligitaj por plialtigi la povon (la tension kaj/aŭ la kurenton), nomiĝas baterio. Pilo reŝargebla per inversigo de la kurentofluo nomiĝas akumulatoro.

Normigitaj piloj: plata, Mono, baza, eta, eteta, bloka, butonaj.
Butonpiloj

Elektraj piloj estas uzataj por provizi energion al moveblaj aparatoj. Ili estas haveblaj en normigitaj grandoj, por kiuj ekzistas diversaj nomsistemoj, ekzemple:

IEC, malalta povo (C) IEC, alta povo (KOH) Nomo laŭ ANSI Komuna nomo Mezuroj Tensio (V) Kapacito (Ah) zinko-karba Kapacito (Ah) alkalo-mangana
E96 LR 61 AAAA Ø 8,3 mm, h 42,5 mm 1,5 V ? ?
R03/UM-4 LR 03/AM-4 AAA Ø 10,3 mm, h 45 mm 1,5 V ? 0,9 - 1,25
R6/UM-3 LR 6/AM-3 AA Ø 14,3 mm, h 51 mm 1,5 V 0,75 - 0,92 2,2 - 2,85
R14/UM-2 LR 14/AM-2 C beba Ø 27 mm, h 50 mm 1,5 V 1,3 ?
R20/UM-1 LR 20/AM-1 D baza Ø 35 mm, h 62 mm 1,5 V 1,43 ?
UM-5 AM 5/LR-1 N Ø 12 mm, h 30 mm 1,5 V ? ?
2R10   Duplex bastona Ø 21,8 mm, h 74,6 mm 3,0 V ? ?
1203 LR 12 J plata l 67 mm, b 62 mm, h 22 mm 4,5 V (3 piloj de po 1,5 V) ? 2,1
F22 AM-6 1604D E-bloko l 48,5 mm, b 26,2 mm, h 17 mm 9 V (6 piloj de po 1,5 V) 0,187 0,6