La pinacoj[3] (latine Pinaceae) estas arbarformiga familio el gimnospermoj, ĉefe kreskanta en la norda hemisfero. Tiu familio apartenas al la ordo pinaloj (Pinales). Ĝi entenas 11 genrojn kaj ĉirkaŭ 250 speciojn[2]. Ĝia tipa genro estas pino[3].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pinacoj
Pinus sylvestris
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Klaso: ekvizetopsidoj Equisetopsida
Subklaso: pinedoj Pinidae [1]
Ordo: pinaloj Pinales
Familio: pinacoj Pinaceae
Spreng. ex Rudolphi[2]
Pinus
L.

Subfamilio Pinoideae
    Pinus pino - (130 specioj)
Subfamilio Piceoideae
    Picea piceo - (40 specioj)
Subfamilio Laricoideae
    Cathaya - (1 specio)
    Larix - lariko (14 specioj)
    Pseudotsuga pseŭdocugo - (4 specioj)
Subfamilio Abietoideae
    Abies abio - (48 specioj)
    Cedrus cedro - (3 specioj)
    Pseudolarix pseŭdolariko - (1 specio)
    Keteleeria - (3 specioj)
    Nothotsuga - (1 specio)
    Tsuga cugo - (10 specioj)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La pinacoj aperis en la jurao. En norda direkto kaj en la altmontaro ili formas la arbolimon. Ili estas ĉiamverdaj krom la lariko. La pinglofolioj staras duope, triope, kvinope aŭ are en faskoj aŭ en du vicoj (kombile).

La masklaj floroj entenas multajn - helice situantajn - stamenojn super skvamformaj folioloj. Tiuj stamenoj staras sur mallonga petiolo, la pinto kurbiĝas supren kaj ili portas sur la suba flanko du polensakojn. La pistilaj (femalaj) strobil-infloreskoj ligniĝas. Sur la strobiloj troviĝas la nefekundaj kovril-skvamoj, en kies akselo sidas same spiralvicelaj fruktoskvamoj. Ĉe la bazo de la fruktoskvamoj sidas - rigardante al la bazo- du prosemoj. Oni povas bone rekoni ĉe la maturaj strobiloj la strobil-skvamojn evoluintajn el la fruktoskvamoj. La kovril-skvamoj restas plej ofte rudimentaj (escepto estas ekz. la abio, el kies strobilo elpendas la kreskintaj kovril-skvamoj). Ĉiu pinaco estas senescepte ektomikoriza. Laŭ la grupiĝo de la pinglofolioj, oni dividas tiun familion en 4 subfamiliojn.

Ekde la vidpunkto de la paleontologio aŭ pli precize de la paleobotaniko taksodioj troviĝas ofte en brunkarbaj tavoloj aŭ kune kun tiuj. Ties arbotrunkoj estas studeblaj preparinte mikrosekcaĵojn. Per mikroskopo la karaktera histo de koniferoj estas facile identigebla.

Taksonomio redakti

Jen la listo, laŭ The Plant List kaj World Flora Online (1 apr. 2020)[4],[2], de la akceptitaj genroj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

Referencoj redakti

  • Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.
 
Arbara pino (Pinus sylvestris)