Pinaloj

ordo de gimnospermoj

La pinaloj (latine Pinales) estas konifera ordo el gimnospermoj. Tiu ordo entenas 3 familiojn, 18 genrojn kaj preskaŭ 300 speciojn[2]. Ĝia tipa genro estas pino[3].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pinaloj
Strobiloj sur branĉo de Pinus monticola
Strobiloj sur branĉo de Pinus monticola
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Klaso: ekvizetopsidoj Equisetopsida
Subklaso: pinedoj Pinidae [1]
Ordo: pinaloj Pinales
Gorozh. [2]
Pinus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La distingiga trajto estas la reprodukta strukturo konata kiel strobilo; ĝin produktas ĉiuj pinaloj. En la ordo estas ĉiuj vivantaj koniferoj, kiel la cedro, pino, piceo, abio, lariko, sekvojo, cipreso, junipero, kaj taksuso. Iuj fosiliaj koniferoj tamen apartenas al aliaj ordoj en la divizio de la pinofitoj.

Pasintece oni donis al la taksusoj apartan ordon (ordo Taksales), sed lastatempaj geno-esploroj indikas ke la taksusoj estas monofilumaj kun la aliaj koniferoj, kaj oni sekve nun metas ilin inter la pinaloj.

Taksonomio redakti

Jen la listo, laŭ The Plant List kaj World Flora Online (1 apr. 2020)[4],[2], de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti