Pinduca (naskiĝinta la 4-an de junio 1937 en Igarapé-Mirim, Parao), realnome Aurino Quirino Gonçalves estas kantisto-kantoverkisto, kaj brazila muzikisto.

Pinduca
Persona informo
Naskonomo Aurino Quirino Gonçalves
Aliaj nomoj Pinduca
Naskiĝo 4-an de junio 1937 (1937-06-04) (86-jaraĝa)
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo kantoverkistokantisto
TTT
Retejo http://www.pinducacarimbo.com.br
vdr

Vivo redakti

Pinduca estas kantisto kaj komponisto. Li estas unu el la plej konataj muzikistoj de la amazona regiono kaj sonregistris ekde 1973 pli ol 30 diskojn. Pinduca estas nomata reĝo de karimboo kaj ludis ankaŭ gravan rolon je la disfamigo de lambado. Li devenas el muzikistofamilio kaj komencis sian karieron kiel panderisto. En la aĝo de 16 jaroj li muzikis en Abaetetubaen la Orquestra Brasil, post tio kiel frapinstrumentisto en Belemo en la Orquestra de Orlando Pereira kaj postsekve en policorkestro. En 1957 li fondis propran muzikbandon.

Verkoselekto redakti

  • Chorando à beira-mar
  • Curichão da saudade
  • Doce menina
  • Festa de umbanda (kun Deuza)
  • Fuma porque pode (kun Mário Gonçalves)
  • Joaninha meu bem (kun João Antonio de Oliveira)
  • Marcha do top-less (kun O. Roosevelth)
  • O ricardão
  • Sentando a pua (kun Maria Izabel Pureza)
  • Terra boa é o Pará
  • Vou dar risada (kun Deuza)

Eksteraj ligiloj redakti