Pintkunveno estas kunveno je alta nivelo. En la moderna politiko - kunveno de ŝtatestroj aŭ ĉefministroj. Tiu agado ne estas unika en moderna politiko, ĉar de antikveco okazis paktoj, traktatoj kaj negocadoj inter gravuloj kaj ŝtatestroj. Aktuale granda parto de tiuj kunvenoj rilatas al decidoj de internaciaj organizoj, kiel UN, NATO ktp.

Famaj pintkunvenoj estis ekzemplej tiuj de Franklin D. Roosevelt, Winston Churchill kaj Stalino dum la Dua Mondmilito, kaj tiuj de diversaj usonaj prezidentoj kaj estraranoj de SovetunioĈinio dum la Malvarma Milito.