Pinto Saint-Mathieu

Ponto Saint-Mathieu (france Pointe Saint-Mathieu, bretone Lok Mazé) estas kabo de Finistère situanta proksime de Le Conquet sur la teritorio de la komunumo Plougonvelin. Ĝi estas borderita per klifoj preskaŭ 20 metrojn altaj.

Pinto Saint-Mathieu
france Pointe Saint-Mathieu, bretone Lok Mazé
kabo [+]

LandoFrancio
RegionoBretonio, Finistère
Koordinatoj48° 19′ 48″ N, 4° 46′ 24″ U (mapo)48.33-4.7733333333333

MaroMaro de Iroise

Pinto Saint-Mathieu (Francio)
Pinto Saint-Mathieu (Francio)
DEC
Pinto Saint-Mathieu
Pinto Saint-Mathieu
Situo enkadre de Francio

Pinto Saint-Mathieu (Finistère)
Pinto Saint-Mathieu (Finistère)
DEC
Pinto Saint-Mathieu
Pinto Saint-Mathieu
Situo enkadre de Finistère
Map
Pinto Saint-Mathieu
Vikimedia Komunejo:  Pointe Saint-Mathieu [+]
vdr

La vilaĝo redakti

Nun, restas nur kelkaj domoj arigitaj ĉirkaŭ la ruinoj de la abatejo, sed en la pasinteco, Saint-Mathieu ne estis nur abatejo kaj ties dependaĵoj. Tre frue, vilaĝo estiĝis, allogata per la marbordo, ties komercaj eblecoj, ties ŝiprompajn riĉajoj kaj la ĉeesto de la monaĥejo.

La abato de Saint-Mathieu havis multajn privilegiojn : imposto de amaskunveno (droit de cohue), imposto de forno (droit de four à ban, imposto de garbo (droit de gerbe à la douzième), imposto de muelado (droit de mouture), imposto de bazaro (droit de marché), imposto de foiro (droit de foire) (Henriko la Kvara kreis, en 1602 kvin foirojn jare kaj unu bazaron semajne), imposto pri tritikpezado (droit de mesure du blé), imposto pri vinmezurado (droit de mesure du vin), ktp.

En 1157, Hervé de Léon konsentis al ĝi rajton pri rompaĵoj kaj ŝiprompaĵoj ĉe la marbordoj de ĝiaj feŭdoj (en 1390 estas precizigite ke ĝi rajtas preni dekonon de la ŝelo, de la kargo kaj de la mastaro de la grundiĝintaj ŝipoj). Al tiu rajto je rompaĵoj aldoniĝis la rajto je senposedigo, kiu estis konfirmita en 1602 per dekretoj de la franca reĝo. Li konsentis tiun rajton al religiuloj por « ĉiuj, kiuj pereas surmare, kaj al la bordoj de Saint-Mathieu, Plougonvelin kaj le Conquet ».

Nun, unu el la domoj de la vilaĝo, karaktera loĝejo de la 14-a jc, estis transformita al hotelo, antaŭnelonge klasita 4-stela hotelo kun restoracio kaj spao. La estroj, la familio CORRE, estas delonga tempo loĝantoj de tiu escepta ejo.

La abatejo redakti

 
Lumturo de Pinto Saint-Mathieu okcidente de Plougonvelin en norda Finistère.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Abatejo Saint-Mathieu de Fine-Terre.

Nun forlasita, tiu abatejo estus ŝirminta la kranion de la apostolo kaj evangeliisto Mateo. La fondo de la primitiva kelta abatejo ekde la 6-a jc de sankta Tanguy restas hipoteza. Famkonata rakonto ligas tiun fondon al la alveno de la relikvoj de sankta Mateo, kiuj estus alkondukitaj de Egiptio fare de bretonaj maristoj. La romanika, poste gotika abatejo estas verko de benediktanaj monaĥoj sed ankaŭ de bonfarantoj, aparte la grafoj de Léon la familio Châtel de Trémazan. De la fino de la 11-a jc aŭ komence de la 12-a jc ĝis la franca revolucio, monaĥoj vivis en la abatejo konventan vivon laŭ la regulo de sankta Benedikto. De la komenco la abatejo estis metita sub la protektado de sankta Mateo, evangeliista aposto. Lia kulto disvolviĝis, aparte kiam la abatejo ricevis parton de la kranio de la sanktulo en 1206. Pilgrimantoj alvenis, kelkfoje de proksime.

La ruinoj de la abatejo servis por la filmado de televida serio dissendita dum la somero 2005 : Dolmen. Ĝi estas nun la deirpunkto por ĉiuj raportaĵoj de la programo Thalassa por 2012 2013.

La lumturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lumturo de Saint-Mathieu.

Sur la pinto estas ankaŭ lumturo, konstruita en 1835 kaj alta je 56 metroj.

La semaforo redakti

La unua semaforo sur la pinto estis konstruita en 1806, sed la nuna semaforo estis starigita kiel eble plej proksime de la pinto en 1906, por rigardi al la ŝanelo de Four kaj al la enirejo de Brest. Laŭgrade plibonigita en la 20-a jc, ĝi nun altas je 39 metroj super la marnivelo.

Loĝejoj por la gvatistoj estis alflankigitaj al ĝi.

La malnovaj marbataloj apude Pinto Saint-Mathieu redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo de Saint-Mathieu.

Le cenotafo (memormonumento al la maristoj mortintaj por Francio) redakti

Petita de Émile Guépratte kaj Georges Leygues post la unua mondmilito, ĝi estis konstruita sekve de la leĝo de la 26-a de julio 1923. La steleo farita de René Quillivic kaj inaŭgurita la 12-an de junio 1927 montras maristedzinon.

De 2005, ĝi estas malfermita al la publiko kaj prezentas konstantan ekspozicion de fotoj de malaperintaj maristoj. Sonigo listigas la nomon de la rompitaj ŝipoj, same kiel la daton, la pozicion kaj la cirkonstancojn se ili estas konataj.

Citoj redakti

Nenio pli sinstra kaj sensacia ol tiu bordo de Brest; tio estas la fina limo, la pinto, la pruo de la malnova mondo. Tie, la du malamikoj sin alfrontas : la tero kaj la maro, la homo kaj la naturo. Vi devas vidi ĝin kiam ĝi emociiĝas, la kolerega, vidi la monstrajn ondojn kiujn ĝi amasigas ĉe Pinto Saint-Mathieu, je kvindek, sesdek, okdek piedoj; la ŝaŭmo flugas ĝis la preĝejo, kie la patrinoj kaj fratinoj preĝas. Kaj eĉ dum la paŭzmomentoj, kiam la oceano eksilentas, kiu laŭiris tiun funeran bordon sen diri aŭ en senti en si : Tristis usque ad mortem !

.

En unu el siaj diskoj (Breton quand même (esperantligve Tamen bretona), 1995), Maxime Piolot donis al kanzono la nomon de la pinto (La Pointe Saint-Mathieu)[2].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-12. Alirita 2013-02-26.
  2. Paroloj de La Pointe Saint-Mathieu[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti