Pinto de Grouin estas kabo plej norde de Cancale. Plilongige al ĝi estas Lumturo de Pierre-de-Herpin. Tiu kabo utilas por konkretigi la deirlinio de la ŝipkonkurso Rumvojo.
Sur tiu kabo estas semaforo konstruita en 1861, kiu utilis por prigardi la pason de la ŝipoj bordfore. Ĝi estis aĉetita en 2000 de la departementa konsilio por akcepti publikon kaj certigi la konservadon de la naturaj lokoj de côte d’Émeraude, per senpaga konstanta ekspozicio. Ĝi ofertas belan vidon al la suda parto de Monteto Sankta-Mikaelo.

Pinto de Grouin
france Pointe du Grouin
kabo
Rokoj ĉe Pinto de Grouin kun Granville fone.
Rokoj ĉe Pinto de Grouin kun Granville fone.
Rokoj ĉe Pinto de Grouin kun Granville fone.
protektata areo [+]

Ŝtato Francio
RegionoBretonio
DepartementoIlle-et-Vilaine
Koordinatoj48° 42′ 44″ N, 1° 50′ 39″ U (mapo)48.712222222222-1.8441666666667

MaroManika Markolo

Pinto de Grouin (Francio)
Pinto de Grouin (Francio)
DEC
Pinto de Grouin
Pinto de Grouin
Situo enkadre de Francio

Pinto de Grouin (Ille-et-Vilaine)
Pinto de Grouin (Ille-et-Vilaine)
DEC
Pinto de Grouin
Pinto de Grouin
Situo enkadre de Ille-et-Vilaine
Map
Pinto de Grouin
Vikimedia Komunejo:  Pointe du Grouin [+]
vdr

Tiu roka kaj sovaĝa pinto superas la maron je 40 metroj. La panoramo etendiĝas de kabo Fréhel al Granville tra golfo de monteto Sankta-Mikaelo, kun bordforaj insuloj Chausey. Pado ebligas iri, je malalta tajdo esplori groton kavigitan en la klifo.
Insulo des Landes, kiu frontas ĝin, estas ornitologia kaj botanika rezervejo.

Vegetala restaŭrado kaj konservado de marbordo redakti

Ekde ties restaŭro, pinto de Grouin estis denove koloniita per trea varia kaj riĉa vegetalaro. Sesdeko da vegetalaj specioj estis censita en julio 2007. Inter la sepcioj estis Crithmum maritimum, Inula ŝtonbora, Spergularia marina, centaŭreo mara, Armeria, …

Salvento, ondoŝprucaĵoj, tretado, grundmalriĉeco profitas al iuj plantoj. Halofitaj (adaptiĝintaj al salmedio) plantoj tie kreskas tre bone.

Tiu flaŭro interplektita kun faŭno (insektoj, reptilioj, birdoj, ktp.) estas unu el la riĉaĵoj de pinto de Grouin kaj, ankaŭ tie, konservado kaj protektado de la loko trudiĝas.

Ornitologia rezervejo de insulo des Landes redakti

Fronte al pinto de Grouin staras insulo des Landes, ornitologia rezervejo

Geologio redakti

La plutonitaj rokoj, kiuj konsistigas pinton de Grouin, ĉefe estas granitoidoj el tipo granodiorito (trondhjemite ?) starigitan en ĉirkaŭ - 555 ± 16 Milionoj da jaroj.

Ili suferis grandan tranĉrompojn (tektonika akcidento de Plouer-Cancale), kio klarigas la aspekton de la rokoj ĉe la pinto, kun ties longaj paralelaj feneoj, kiuj estas elemento konsistiganta pli kompleksajn strukturojn; al kiuj aldoniĝas pli maldikaj tavoloj el skisto videblaj je pli malgranda skalo inter la mineraloj, kaj laŭ direkto iomete malsama ol tiu de la grandaj fendoj; sufiĉe karakterizaj, nomitaj "strukturoj C/S".

Restaĵoj de la dua mondmilito redakti

Pro la strategia pozicio de la pinto, la germana armeo tie starigis grandan reton de bunkroj, en la dua mondmilito, ĉiam videbla.