Pinto de la Maladeta

La Pinto de la Maladeta, aŭ Maladeto, estas montopinto de 3.308 m super marnivelo proksima al Pinto Aneto. Ĝi troviĝas en la Natura Parko Posets-Maladeta, en la municipo de Benasque, provinco de Huesko, regiono de Aragono, en Hispanio. En ties norda flanko troviĝas la glaĉero de la Maladeta, kun ĉirkaŭ 37 ha de totala areo. Ĝi estas dividata en du partoj, okcidenta Maladeto (6 ha) kaj orienta (31 ha).[1]

Pinto de la Maladeta
monto
supermara alteco

3 308 m

Geografia situo 42° 39′ N, 0° 38′ O (mapo)42.647222220.63944444000001Koordinatoj: 42° 39′ N, 0° 38′ O (mapo) f4
Pinto de la Maladeta (Pireneoj)
Pinto de la Maladeta (Pireneoj)
DEC
Pinto de la Maladeta
Pinto de la Maladeta
Situo de Pinto de la Maladeta
Map
Pinto de la Maladeta
vdr
Pinto de la Maladeta

La unuaj ascendoklopodoj estis de Ferrières en 1801 kaj de Louis Cordier en 1802. La unuan ascendon faris la kuracisto kaj naturalisto Friedrich von Parrot la 29an de septembro de 1817 el Bagnères-de-Luchon akompanata de gvidisto Pierre Barrau "Pierrine".

Notoj redakti

  1. Glaciares del macizo de la Maladeta. Arkivita el la originalo je 2009-04-19. Alirita 2011-02-15.