Pintvosta apuso

birdo

La Pintvosta apusoBlankgorĝa hirundapuso (Hirundapus caudacutus), estas granda apuso. Ĝi estas la plej rapida birdo de ties speco, per forta flugilfrapo, kapabla flugi je 170 km/h, pli rapide ol aliaj apusoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pintvosta apuso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Hirundapus
Specio: H. caudacutus
Hirundapus caudacutus
(Latham, 1802)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj birdoj havas tre mallongajn krurojn kiujn ili uzas nur por alkroĉi sin al vertikalaj surfacoj. Ili konstruas siajn nestojn en rokofendoj de klifoj aŭ arbotruoj. Ili neniam surterigas volonte surgrunde (ĉar ili ne povus poste ekflugi) kaj pasas plej parton de siaj vivoj en aero dumfluge, manĝante insektojn kiujn ili prenas per siaj bekoj (etaj sed malgrande apertantaj).

Tiuj apusoj reproduktiĝas en rokaj montetoj de centra Azio kaj suda Siberio. Tiu specio estas migranta, kaj vintras sude en Aŭstralio. Ĝi estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo, sed ĝi estis vidata tiom okcidente kiom ĉe Norvegio, Svedio kaj Britio.

La Pintvosta apusoBlankgorĝa hirundapuso estas granda birdo, simila laŭ grando al la Alpa apuso, sed diferenca, pli diketa. Ĝi estas nigra escepte pro la blanka gorĝo, kio nomigas la specion, blanka subvosto, kiu etendiĝas al la flankoj, kaj iom pli palbruna dorso.

La Pintvosta apuso ene de la genro Hirundapus ricevas tiun nomon pro la pinta fino de la vosto, kiu ne estas forkoforma kien en la tipaj apusoj de la genro Apus.

Referencoj redakti