La kosmosondilo Pioneer 11 estis unu de la unuaj kosmosondiloj de la programo de kosma esplorado de la NASA. Ĝi estis lanĉita el Kabo Cañaveral la 5-an de aprilo de 1973. Post trapasi sukcese la asteroidan zonon en la 19-a de aprilo de 1974, ĝi alĝustigis sian rapidon por situi sian itineron proksime de Jupitero. Dum sia superflugado de Jupitero, en la 4-a de decembro de 1974, ĝi akiris bildojn de la Granda Ruĝa Makulo, ĝi realigis la unuajn observojn de la polusaj regionoj kaj determinis la mason de Kalisto.

Desegno kiu montras la kosmosondilon Pioneer 11 je miloj da milionoj de kilometroj de la Tero.
Bildo surŝipe de la kosmosondilo Pioneer 11.

En la 1-a de septembro de 1979 ĝi alvenis al Saturno, kaj faris la unuajn fotojn faritajn deproksime de tiu planedo, kie ĝi povis malkovri du novajn satelitojn kaj aldonajn ringojn. Post sia renkonto kun Saturno, ĝi sekvis sian vojon al la ekstero de la Sunsistemo, studante la energiajn partiklojn de la suna vento.

La kosmosondiloj Pioneer akiris sian energion el fonto de radiaktivaj izotopoj (RTG). La perdo de efiko de tiuj elektrogeneratoroj eléctricos determinis la finon de ties misio fine de 1995.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti