Pioz [PJOZ] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Pioz
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19162
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro RICARDO GARCÍA LOPEZ
Demografio
Loĝantaro 5 131  (2023) [+]
Loĝdenso 178,55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 28′ N, 3° 11′ U (mapo)40.463611111111-3.1755555555556Koordinatoj: 40° 28′ N, 3° 11′ U (mapo) [+]
Alto 876 m [+]
Areo 19,44 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Pioz (Hispanio)
Pioz (Hispanio)
DEC
Pioz
Pioz
Situo de Pioz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pioz [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

En la lastaj dek jaroj la loĝantaro de Pioz kreskis eksterordine, speciale en la novaj urbanizaĵoj de Trascastillo, Los Molinos, El Bosque del Henares, Valcastillo, Las Matillas, Las Suertes, Montealto, La Arboleda, Los Charquillos, Los Llanos; kaj pro proksimeco kaj pro situo gravas ankaŭ la urbanizaĵoj Montejaral, Fuentetajuña kaj El Olmillo, apartenantaj al la najbara municipo Loranca de Tajuña.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas piocero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 3 471 loĝantoj kaj la denseco estas tiom alta kiom 178,55 loĝ/km².

Situo redakti

Pioz situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 876 m super marnivelo; je 24 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 60 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 19,44 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°27′49″N 3°10′32″Ok.

Pioz kuŝas ĉe la paramo de Alkario, en la komarko Alcarria Baja, inter la valoj de Henares kaj Tajuña.

La municipo estas je 25 km de la provinca ĉefurbo, Guadalajara, en suda direkto, alire el tiu laŭ la ŝoseo CM–2004, kiu trapasas la municipajn teritoriojn de Chiloeches kaj Pozo de Guadalajara ĝis Pioz. La municipo situas oriente de la municipo de Alcalá de Henares (Madrido), je ĉirkaŭ 22 km, kun aliro el tiu laŭ la ŝoseo M-300 ĝis Alto del Gurugú kaj, el interkruciĝo laŭ la M-213, trapasante la municipajn teritoriojn de Anchuelo (Madrido) kaj Santorcaz (Madrido), ĝis la ŝoseo CM-227 ĝis Pozo de Guadalajara, kie oni uzas la ŝoseon CM-2004 ĝis Pioz. Ambaŭmaniere oni aliras al la ŝoseo A-2, de Madrido al Barcelono kaj al la pagenda R-2, el Madrido al Guadalajara, kaj tiuj estis la kutimaj vojoj por komuniki kun la ŝtata ĉefurbo, Madrido, kiu estas je 55 aŭ 60 km el Pioz.

La municipa teritorio limas kun la vilaĝoj de Pozo de Guadalajara, Loranca de Tajuña, Corpa, Pezuela de las Torres kaj Santorcaz.

Historio redakti

Oni ne trovis fidindan informon pri la fondo de Pioz; plej probable ĝi formis parton de la movado por reloĝigo posta al la reconquista de tiuj teritorioj fare de la kastiliaj reĝoj, inter la 11-a kaj 12-a jarcentoj.

 
Preĝejo de Sankta Sebastiano en Pioz.

Tiam Pioz estis unu de la domaroj integritaj en Común de Villa y Tierra de Guadalajara, sub la rekta dominado de la reĝo. Pioz aperas kiel unu el la domaroj kiujn, en 1428, Johano la 2-a donis kiel doto al sia fratino, la Infantino Catalina, por sia edziniĝo al la Infanto Henriko de Trastamara. La dono de tiuj domaroj postulis la eligon de ĝia teritorio el la Común de Villa y Tierra de Guadalajara, kongrue kun la atribuo de la titolo de urbo al Guadalajara. La malamikeco kiu poste okazis inter Johano la 2-a kaj la Infanto Henriko, pro la ribelo kontraŭ la monarko en kiu partoprenas tiu lasta, faras ke, en 1430, Johano la 2-a konfiskis la havaĵojn de la Infantoj de Aragono, pro kio Pioz revenas al la Reĝo. Kiel premio al apogo kaj fideleco de siaj sekvantoj, la reĝo Johano la 2-a disdonis la konfiskitajn havaĵojn inter la nobeloj al li aliancitaj. Unu de la havaĵaro, nome tiu formita de la lokoj de Armuña de Tajuña, Pioz, Meco, Retuerta, Yélamos de Suso, Yélamos de Ayuso, Miralcampo, Aranzueque, Fuentelviejo, El Pozo, Yunquera kaj Balconete, donis ĝin al Íñigo López de Mendoza, nomumita poste fare de tiu en 1445 kiel markizo de Santillana kaj grafo de Real de Manzanares.

Je sia morto, la 25a de marto 1458, la markizo de Santillana disdonis per sia testamento tiujn vilaĝojn inter siaj filoj, kaj tiele Pioz kaj Pozo de Guadalajara venis al Pedro González de Mendoza, tiam episkopo de Sigüenza kaj kiu, poste estoj konata kiel Granda Kardinalo Mendoza, nome "tria reĝo" en tempo de la Katolikaj Gereĝoj. Pedro González de Mendoza, kverele kontraŭ la arkiepiskopo de Toledo, nome Alonso Carrillo de Acuña, senjoro de la teritorio de Alcalá kaj de la najbara fortikaĵo de Santorcaz, ordonis la konstruon de la kastelo cxirkaŭ 1469. Post jaroj la kardinalo ŝanĝis la senjorlandon de Pioz por tiu de la toleda urbeto Maqueda al don Álvar Gómez de Ciudad Real, sekretario de la reĝo Henriko la 4-a, kiu poste donis ĝin al sia filo, Pedro Gómez de Ciudad Real. Liaj heredantoj konservis la senjorlandon de Pioz ĝis komenco de la 19-a jarcento.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al ĉirkaŭ 200 en 1990, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Pioz, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Pioz kie oni falis al 200. Poste la proksimeco al Gvadalaĥaro kaj al Madrido konvertis la urbeton en dormurbo, kaj la loĝantaro rapide plialtiĝis al la nunaj 3 471.

Arta heredo redakti

  • Renesanca kastelo de mezo de la 15-a jarcento, konstruigita de la kardinalo Mendoza, senjoro de Pioz, fare de lia majstro Lorenzo Vázquez, kaj kiu, pro similo, eble estis la sama majstro de la kastelo de Manzanares el Real.
  • Preĝejo de Sankta Sebastiano, de la 16-a jarcento.
Kastelo de Pioz.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Turismo.

Vidu ankaŭ redakti