Pipilo estas genro de birdoj de la familio de Emberizedoj, kiu enhavas ankaŭ la emberizojn, la aremonojn, la junkulojn. Ne konfuzu kun la genro PipileoJakutingoj de Kracedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pipiloj
Makulpipilo, (Pipilo maculatus)
Makulpipilo, (Pipilo maculatus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Pipilo
(Vieillot, 1816)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pipiloj tipe havas pli longajn vostojn ol aliaj emberizedoj. Plej parto de specioj tendencas eviti homojn kaj tiele ili ne estas tiom konataj, kvankam la Ruĝokula pipilo P. erythrophthalmus estas pli kuraĝa kaj same pli kolora. Tiu speciu, kaj iome aliaj, povas esti vidataj en urbaj parkoj kaj ĝardenoj.

Estis ĵuse konsiderinda polemiko pri la taksonomio de la pipiloj. Oni identigis du specigrupojn, nome la ruĝecflanka (kun Pipilo erythrophthalmus, P. maculatus, P. socorroensis, P. ocai kaj P. chlorurus), kaj la bruna pipilaro (kun Pipilo crissalis, P. fuscus, P. aberti kaj P. albicollis). La distingo de specioj ene de tiuj estas necerta kaj diversaj opinioj diverĝis dum la jaroj. Modernaj fakuloj distingas ĉiujn kvar speciojn en la bruna pipilaro, kvankam P. fuscus kaj P. crissalis estis iam traktataj kiel ununura specio. Hibridoj oftas inter kelkaj specioj, ĉefe inter la meksikaj rasoj de P. maculatus ("Olivdorsa pipilo", P. maculatus macronyx) kaj P. ocai.

Ĝi enhavas naŭ speciojn.

Specilisto:

  • "Ruĝecflanka pipilo" - malnova nomo, nun disigita en du speciojn:

Referencoj redakti

  • Zink, R. M., & Dittmann, D. L. (1991). Evolution of brown towhees - mitochondrial-DNA evidence. Condor 93: 98-105.

Eksteraj ligiloj redakti