Pipro kaj Karoĉjo

plurlingva libera interreta serio da bildrakontoj pri sorĉistino Pipro kaj kato Karoĉjo

Pipro kaj Karoĉjo estas retrakonto de franca artisto David Revoy ke lia kunlaborado de malferma kodo eldonas en pligrandajn lingvojn.[1][2][3][4] La serio estas konstituita de etaj epizodoj pri la adoleskaĝa sorĉistino Pipro kaj ŝia kato Karoĉjo.[1] Kun siaj tradukoj al 28 lingvoj (inkluzive Esperanto) kaj historioj sen perforto, ĝi celas esti alirebla de ĉiuj.[1][2][5] Revoy kreadas la serion entute pere de libera programaro, ekzemple Krita kaj Inkscape,[3][6] eldonante la Krita-fontdosierojn de ĉiu bildo, pro ke oni povu elŝuti ilin.[7]

Pepper&Carrot

emblemo

retrakontoretejo
Aŭtoroj
Aŭtoro David Revoy
Lingvoj
Lingvo tokipono, esperanto, skotgaela lingvo, franca lingvo, angla lingvo, japana lingvo, kastilia lingvo, meksika-hispana lingvo, vjetnama lingvo, germana lingvo, ĉina normlingvo, pola lingvo, norvega lingvo
Eldonado
Ĝenro formadromanokomediofantasto
Loko de rakonto Squirrel's End • Komona • Acren • Herevo • Grand Plaza of Komona • Tenebrume • Land of the Setting Moons • Qualicity
vdr

Permesilo kaj derivaĵoj redakti

 
David Revoy

Ĉiuj artaĵoj estas disponeblaj sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 license.[4] Revoy klare kuraĝigas fanarton kaj aliajn derivaĵojn.

En 2016, la franca eldonisto Glénat aldonis aron kun la epizodoj 1 al 11 al sia katalogo, por presi kaj distribui la komikson en Francio. Oni konsultis kun Revoy por certigi, ke la koloroj kaj presa kvalito estu kiel li intencis. La eldono ne havas efekton sur la permesilo de la retkomikso.[8][9] Aprile 2017, la dua parto de la libro, inkluzivante la epizodojn 12 all 21, estis eldonita de Glénat.[10] Ankaŭ estas eldona versio en la bretona de la unuaj dek epizodoj de eldonisto Ar Gripi,[11] kaj germanlingva versio eldonita de Popcom.[12]

En 2016, la Morevna-teamo ekkreis amasfinancada kampanjo por filma versio de la sesa epizodo. La animaciaĵo estis farita surbaze de la originalaj fontdosieroj kun liberaj programoj kiel Krita, Blender, Papagayo-NG kaj RenderChan. La filmeto estis lanĉita en junio 2017 sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0. Revoy ne estis engaĝita en la produktado, tamen li ŝatis ĝin.[13]

Estas almenaŭ kvar malsamaj videoludaj projektoj bazitaj sur Pripro kaj Karoĉjo produktataj.[14][15][16][17]

Listo de epizodoj redakti

Revoy celis eldoni novan epizodon proksimume unufoje monate,[4] sed ne sukcesis.

Num. Titolo Originala titolo Eldondato Nombro da subtenantoj[18]
1 La Sorĉotrinkaĵo flugiga The Potion of Flight 2014-05-10 0
2 La ĉielarkaj Sorĉotrinkaĵoj Rainbow Potions 2014-07-25 21
3 La sekretaj ingrediencoj The Secret Ingredients 2014-10-03 93
4 La genia Ekfulmo Stroke of Genius 2014-11-21 156
5 Rakontaĵo por la vintraj festoj Special holiday episode 2014-12-19 170
6 La sorĉotrinkaĵa Konkurso Le concours de potion 2015-03-28 245
7 La Deziro Le souhait 2015-04-30 245
8 La Naskiĝtago de Pipro L'anniversaire de Pepper 2015-06-28 354
9 La Kontraŭveneno Le remède 2015-07-31 406
10 Somerospeciala Spécial été 2015-08-29 422
11 La sorĉistinoj de Ĥaosaho Les sorcières de Chaosah 2015-09-30 502
12 La Aŭtuna Ordigado Rangement d'Automne 2015-10-31 575
13 La Piĵamofesto La Soirée Pyjama 2015-12-08 602
14 La Drakodento La Dent de Dragon 2016-01-29 671
15 The Crystal Ball La Boule de Cristal 2016-03-25 686
16 La kristala Globo Le Sage de la Montagne 2016-04-30 671
17 La Saĝulo de la Monto Un Nouveau Départ 2016-06-30 719
18 La Kunesto La Rencontre 2016-08-05 720
19 Poluo Pollution 2016-10-26 755
20 La Pikniko Le Pique-nique 2016-12-17 825
21 La Magia Konkurso Le Concours de Magie 2017-02-23 816
22 La Balotsistemo Le système de vote 2017-05-30 864
23 Profiti la Ŝancon Saisir la chance 2017-08-10 879
24 La Unueca Arbo The Unity Tree 2017-12-15 810
25 Ne Estas Kurtvojoj There Are No Shortcuts 2018-05-17 909
26 Libroj estas bonegaj Books Are Great 2018-07-28 1098
27 La Inventaĵo de Koriandro Coriander's Invention 2018-10-31 1060
28 The Festivities 2019-01-24 960
29 Destroyer of worlds 2019-04-25

Financado redakti

Revoy celas ŝanĝi la komiksan industrion forigante mezajn paŝojn dum la produktada procedo. Malgraŭ la fakto, ke Pipro kaj Karoĉjo estas senpaga, li kuraĝigas homojn, pro ke ili mone subteni lin en amasfinancaj retejoj kiel Patreon kaj Liberapay, po epizodo. Patreon tenas 5%-kurtaĝon, aldone al kreditkartaj tarifoj.[19] Tio estas multe malpli ol tradicia ĉeno, en kiu la eldonisto, distribuistoj kaj vendistoj devas profiti. Subtenantoj estas omaĝitaj pernome je la suba parto de la komiksoj kaj povas aliri al specialaĵoj. David Revoy ricevas sufiĉe da mono por labori plentempe en Pipro kaj Karoĉjo.[20].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Philosophy - Pepper&Carrot. Arkivita el la originalo je 10 October 2015. Alirita 10 October 2015.
  2. 2,0 2,1 Pepper & Carrot - red tabula. red tabula. Arkivita el la originalo je 2015-10-10. Alirita 2015-10-10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-10-10. Alirita 2018-05-26.
  3. 3,0 3,1 Free Software Artists and their Tools — Part I: David Revoy & Krita. OCS Mag (28 May 2016). Arkivita el la originalo je 29 May 2016. Alirita 6 June 2016. Arkivigite je 2016-05-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-05-29. Alirita 2018-05-26.
  4. 4,0 4,1 4,2 The case of the witch and her cat: crowdfunding free culture - Creative Commons blog (17 July 2015). Arkivita el la originalo je 5 September 2015. Alirita 10 October 2015.
  5. How to add a translation or a correction - Pepper&Carrot. Arkivita el la originalo je 10 October 2015. Alirita 10 October 2015. Arkivigite je 2015-10-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-10-10. Alirita 2018-05-26.
  6. The Witches of Chaosah - Pepper&Carrot. Alirita 10 October 2015.
  7. "Sources - Pepper&Carrot". (angle)
  8. Derivation: publishing by Glénat - Pepper&Carrot. Alirita 2016-07-07.
  9. Glénat Éditions. Pepper et Carrot - Tome 1. Alirita 2016-07-07.
  10. Revoy, David, "Second book printed by Glénat", Pepper&Carrot. Kontrolita 2017-06-18. (angle)
  11. Revoy, David, "Breton publishing by Ar Gripi", Pepper&Carrot. Kontrolita 2017-06-18. (angle)
  12. PEPPER & CARROT – Kleine Hexe mit frecher Katze! – Comic.de (de-DE). Arkivita el la originalo je 2018-07-09. Alirita 2017-06-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-07-09. Alirita 2018-05-26.
  13. Motion Comic project. Alirita 18 June 2017.
  14. Revoy, David, "Endless Runner Game by WinterLicht", Pepper&Carrot. Kontrolita 2017-06-18. (angle)
  15. Revoy, David, "Video Game Chaosah Balls by Xuan Minh PHAM", Pepper&Carrot. Kontrolita 2017-06-18. (angle)
  16. Revoy, David, "Shoot-em-up by Akari (WIP)", Pepper&Carrot. Kontrolita 2017-06-18. (angle)
  17. Revoy, David, "Retro platformer by Surt (WIP)", Pepper&Carrot. Kontrolita 2017-06-18. (angle)
  18. Laŭ la komiksaj paĝoj ĉe www.peppercarrot.com
  19. Patreon Help Center. Patreon. Alirita 2015-08-19.
  20. "David Revoy is creating Pepper&Carrot, an open-source webcomic | Patreon", Patreon. Kontrolita 2017-06-18. (angle)

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pepper&Carrot en la angla Vikipedio.