Piramido de Ball

insulo en Nov-Sud-Kimrio, Aŭstralio

La Piramido de Ball, en angla Ball's Pyramid, estas erozia restaĵo de ŝilda vulkano kaj kaldero kiu formiĝis antaŭ ĉirkaŭ 7 milionoj da jaroj. La roko estas je 20 km sudoriente de la Insulo de Lord Howe en la Pacifika Oceano. Ĝi estas 562 m alta, kvankam nur 1100 m longa kaj 300 m larĝa, kio faras ĝin la plej alta vulkana klifinsuleto en la mondo.[1]

Piramido de Ball
insulo
insuloŝilda vulkano [+]

Supermara alteco572 m [+]
Koordinatoj31° 45′ S, 159° 15′ O (mapo)-31.754166666667159.25166666667Koordinatoj: 31° 45′ S, 159° 15′ O (mapo) [+]
Areo0,2 km² (20 ha) [+]
Loĝantaro0 [+]
HorzonoUTC+10:30 [+]
Map
Piramido de Ball
Vikimedia Komunejo:  Ball's Pyramid [+]
vdr

La Piramido de Ball estas parto de la Marparko Insulo de Lord Howe, kaj ankaŭ estas parto de la subakva Lord Howe Rise en la plejparte subakvigita kontinentero Zelandio.

La insekto Fasmo de la insulo Lord Howe loĝas en la insulo.

Historio redakti

La piramido ricevis sian nomon el la lieŭtenanto Henry Lidgbird Ball, kiu malkovris ĝin en 1788 samtempe kun la Insulo de Lord Howe. La unua persono kiu elŝipiĝis ŝajne estis Henry Wilkinson en 1882, kiu estis geologo de la Novsudkimria Departamento de Minoj.

En 2001 oni malkovris endemian insekton nome Fasmo de la insulo Lord Howe kun populacio nur de 24 individuoj sur ununura arbusto.

Referencoj redakti

  1. Geography and Geology Arkivigite je 2014-09-12 per la retarkivo Wayback Machine, Lord Howe Island Tourism Association. Konsultita la 2009-04-20.