Piratpartio

speco de politika partio

Piratpartio estas nomo de politikaj partioj inspiritaj de la Piratpartio kreita en Svedio en 2006. Similaj partioj estiĝis en diversaj aliaj landoj.

Piratpartia simbolo.

Pirataj partioj redakti

Pri la nomo redakti

En kelkaj lingvoj defendantoj de forta kopirajtmonopolo ofte nomas ne de ili permesatan kopiadon (komence nur kontraŭleĝan pograndan komercan, sed poste preskaŭ ĉian ajn) «piratado». Laŭ Free Software Foundation, tiel ili propagandas, ke ĝi estus etike egala al surmara rabado kun homforkaptoj kaj murdoj, kaj FSF kontraŭas tian misuzon de tiu vorto.[2]

Laŭ respondaro de Piratpartio de Rusio, tiu vorto estas uzata en la partinomo por memorigi onin pri sensenceco de la vortmisuzo kaj malsukceso de tiu propagando.[3]

Piratpartiaj parlamentanoj redakti

En kelkaj parlamentaj elektoj piratpartianoj sukcesis elektiĝi en parlamentojn:

Esperantistoj en la partio redakti

Pluraj aktivaj esperantistoj aparte engaĝiĝas en la Piratpartio de Germanio. Inter pluraj aliaj, menciindas Aaron Koenig, kiu de julio 2009 ĝis majo 2010 estis nacia estrarano, sed tiam eksiĝis post kreskinta kritiko pro lia kontraŭ-islama sinteno, kaj Martin Haase, membro de la partio ekde 2009, kiu en artikolo de la magazino Der Spiegel en 2012 nomatis "plej potenca pirato de la respubliko".[4]

Referencoj redakti

  1. Listo de partioj en Pollando (pole). Alirita 2014-04-23.
  2. http://www.gnu.org/philosophy/words-to-avoid.html#Piracy (angle, kontrolita je la 21-a de marto 2011)
  3. http://pirate-party.ru/list.php?c=faqppru[rompita ligilo] (ruse, kontrolita je la 21-a de marto 2011)
  4. Sven Becker: artikolo Digitale Eminenz ("cifereca eminentulo"). en: Der Spiegel. n-ro 9, 27-a de februaro 2012, p. 32.