Piretro estas insekticido, kiun oni ekstraktas el floroj de diversaj tanaceto-specioj. La ĉefa efikaĵo estas piretrino, krom tiu ankaŭ cinerino kaj jasmolino.

Tanacetum cinerariifolium Muzeo de Tuluzo

Produktado redakti

Oni diserigas la sekigitajn florojn de la tanaceto-specioj kaj ekstraktas el ĝi per solviloj la piretron. La pulvorigitaj floroj estis pli frue la ĉefaj komercaj formoj. La „dalmata insektopulvoro“ estas gajnita el la dalmata insektofloro (Tanacetum cinerariifolium, (sinonimoj: Chrysanthemum cinerariifolium, Pyrethrum cinerariifolium), la persa aŭ „kaŭkaza insektopulvoro“ el la kaŭkaza insektofloro (Tanacetum coccineum, sinonimoj: Chrysanthemum coccineum, Pyrethrum roseum, Pyrethrum carneum).

Ekonomia graveco redakti

La monda produktado de sekigitaj piretro-floroj estas ĉ. 20.000 t. El tiu kvanto oni povas ekstrakti ĉ. 500 t de 50%-a piretrin-ekstraktaĵon. La fina komerca vendovaloro estas kalkulita je 420 milionoj da USD.

Dum en 1983 Kenjo kaj Tanzanio donis 90 % de la monda produktado, en 2010 triono de la produktado okazas en Tasmanio. La plej grava konsumanta lando estas Usono.

Efiko redakti

La piretro estas kontakta veneno, kiu efikas je la insektoj kiel neŭrotoksa. La efika meĥanismo baziĝas je tio, ke la re-fermigo de la tensiodependaj natriaj kanaletoj en la nervaj membranoj ne povas okazi, tiel la nerva ĉelo ne povas rekonstrui sian membranpotencialon.

Piretro estas venena je ĉiu insektaj specioj, ankaŭ je la utilaj insektoj, sed ankaŭ je fiŝoj. La mortodozo ĉe rato trabuŝe estas 584 ĝis 900 mg/kg; ĉe trahaŭta 1500 mg/kg.

Piretro disfalas je efiko de sunlumo kaj tiel perdas la efikecon.

Uzebleco redakti

La efikeco de la ekstraktaĵo jam estis konata fare de la romianoj. Ili uzis la „persan insektopulvoron“ kontraŭ laŭsoj kaj puloj.

Oni hodiaŭ uzas la piretron en: