Piri Peéry [pEri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Peéry Piri estis hungara aktoro, verkisto, scenaristo, tradukisto. Ŝia origina nomo estis Mersich Piroska, ŝia edzo estis Antal Németh. Piri Peéry [1] naskiĝis la 12-an de majo 1904 en Budapeŝto, ŝi mortis la 31-an de decembro 1962 en Pécs.

Piri Peéry
Persona informo
Naskonomo Mersich Piroska
Naskiĝo 12-an de majo 1904 (1904-05-12)
en Budapeŝto
Morto 31-an de decembro 1962 (1962-12-31) (58-jaraĝa)
en Pécs
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Antal Németh vd
Profesio
Okupo aktoroverkistotradukistoscenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Piri Peéry frekventis komercan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste aktoran lernejon de Szidi Rákosi en 1922. Jam dum en tiu jaro ŝi debutis en malgranda teatro. En 1924 ŝi edziniĝis, poste trijara paŭzo okazis en la aktorado. Ŝi estis membro de Nacia Teatro (Szeged) inter 1928 kaj 1931, poste en pluraj teatroj, ekzemple en Teatro Belvárosi, Teatro Magyar. Ŝi estis konata, kiel la "moderna Mari Jászai, ŝi ofte havis rolojn en filmoj.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kinejaj filmaj roloj redakti

Elektita verkaro redakti

  • Postakocsi (1936) - dramo
  • A bambusz-fejű esernyő (1937) - romano
  • Casanova Budán - dramo
  • Makacs Kata (1943) - scenarlibro
  • Mordo: Kezdhetjük elölről (1947) - tradukaĵo
  • Manoir-Verhylle: Váltott lovaggal (1947) - tradukaĵo
  • Egy ember tragédiája (1949) - scenarlibro

Fontoj redakti