Piroklasta fluo (de la greka πῦρ, fajro, kaj κλαστός, rompita) estas lavango da varmega gaso, gutoj da inkandeska lafo kaj polvo, kiu eliĝas de vulkano kaj ruliĝas laŭ ties deklivoj.

Piroklasta fluo el vulkano Mayon (Filipinoj) en 1984

La rapideco de tiaj fluoj estas inter 50 kaj 300 m·s−1, ili povas trakuri plurajn kilometrojn, kaj atingi temperaturon de 500 al 1 200 °C; tio, kio faras ke piroklastaj fluoj estas detruivaj fenomenoj.

Piroklasta fluo eligita de Monto Pelée, la 8-a de majo 1902 detruis la urbon Saint-Pierre en Martiniko, mortigante ĉ. 30 000 homojn.

La urbo Herkulano estis verŝajne detruita de piroklasta fluo en 79.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti