Piroska Kusztos Sz., Kusztosné Szabó [kustoŝnE SaBO] rumania hungara instruistino, muzikfolkloristino. Ŝi naskiĝis en Ocna de Jos la 1-an de januaro 1926 kaj mortis en Budapeŝto la 7-an de novembro 1985. Ŝi estis la edzino de Endre Kusztos kaj la patrino Endre Kusztos Sz..

Piroska Kusztos
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1926 (1926-01-01)
en Ocna de Jos
Morto 7-an de novembro 1985 (1985-11-07) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Edz(in)o Endre Kusztos
Infano Endre Kusztos Sz.
Okupo
Okupo instruisto • etnomuzikologo • folkloristo
vdr

Kariero redakti

Piroska Kusztos finis porinstruistan lernejon en Târgu Mureș (1945), instruis en sia naskiĝvilaĝo (1945-48). En 1954 ŝi akiris diplomon de muzikinstruisto en Konservatorio de Kluĵo. Ŝi instruis en Kluĵo (1954-56), poste en Sovata ĝis sia pensiuliĝo (1981). Ŝi estis kunlaboranto de volumo Faragó-Jagamas: Moldvai csángó népdalok és népballadák (1954), de volumoj de János Ráduly Kibédi népballadák (1975) kaj Elindultam hosszú útra (1979). Ŝi estis kunulaŭtoro de volumo Szovátai zöld erdőben (1971). Ŝi kolektis la popolmuzikajn tradiciojn de Salregiono.

Fonto redakti