Piruvato

apartigilo

Piruvato (CH3COCOOH) estas acidrestaĵo de alfa-ketoacido. Ĝi havas gravan rolon en la biokemiaj procezoj. La piruvato havas la molekulan mason de 88,06 g/molo, denson de 1,250 g/cm³, fandopunkton de 11,8 °C kaj bolpunkton de 165 °C.

La piruvato estas senkolora, acet-odora likvo. Ĝi miksiĝas kun akvo en ĉiu proporcio, solviĝas en alkoholo, etero. La laboratoria produkto povas okazi el tartrata acido per varmegigo kun kalia hidrogen-sulfato aŭ per hidrolizo de acet-cianido, reagaĵo de acetklorido kaj kalia cianido. Ekvacio de la posta:

CH3COCl + KCN → CH3COCN
CH3COCN → CH3COCOOH

Vidu ankaŭ redakti