Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Pisco (Peruo) kaj Piskó.

En Peruo, Ĉilio kaj en aliaj sudamerikaj landoj Pisko, en hispana pisco, estas origina nomigo rezervata al la alkoholaĵo nome brando farita el vinberoj kaj produktita ĉefe en Peruo jam ekde fino de la 16a jarcento.[1] Ĝi ĝuas eksterlandan famon kiel atestas la registroj de eksportado el la haveno de Pisco al Eŭropo kaj aliaj zonoj de Ameriko ekde la 17a jarcento, kiaj Anglio, Hispanio, Portugalio, Gvatemalo, Panamo, kaj al Usono, ekde mezo de la 19a jarcento.

Vinberoj, Pura pisko kaj Mosto Verde, produktitaj en Peruo.
Zonoj produktaj de pisko (ruĝe) laŭ leĝoj kaj peruaj kaj ĉiliaj. En verda zonoj produktaj de singani starigitaj laŭleĝe en Bolivio.

Estas diferencoj laŭ fabrikmetodoj, konsisto kaj jura traktado de la piskoj produktataj en Ĉilio kaj Peruo.

Notoj redakti

  1. Huertas Vallejos, Lorenzo, Historia de la producción de vinos y piscos en el Perú, 2004, Revista Universum, volumeno 19, numero 2http://www.scielo.cl/scielo.php?pid=S0718-23762004000200004&script=sci_arttext