Pitú estas brazila pingo produktata en Vitória de Santo Antão (Pernambuko). Ĝi enhavas 40% da alkoholo.

Pitú-botelo kaj glaso da kaipirinjo farita per Pitú.

Ĝi ekfabrikiĝis en 1938, post la fondiĝo de la firmao S. Cândido e Cia (kiu poste eknomiĝis Pitú). Tiam la firmao fabrikis vinagron kaj drinkaĵojn el ĵenipapo kaj marakuĵao krom brandon.

Nuntempe Pitú estas vendata ankaŭ en aliaj landoj (ekzemple Japanio kaj Usono krom landoj de Latinameriko kaj Eŭropo).

Eksteraj ligiloj redakti