Pitagoro

helena matematikisto kaj filozofo

Pitagoro, greke Πυθαγόρας, filo de Mnesarko, (naskiĝis ĉ. 570 a.K. en Samoso kaj mortis post 510 a.K. en Basilikato) estis greka filozofo. Same kiel Sokrato, li nenion verkis mem. Pro tio oni ne povas distingi lin de la aliaj pitagoranoj. Ĉio, kion oni scias pri li, devenas de liaj disĉiploj, sed eĉ iliaj registraĵoj ne ĉiam estas fidindaj. Resume, oni ne povas distingi la majstron de la disĉiploj.

Pitagoro
Πυθαγόρας
Ŝtona busto de Pitagoro
Ŝtona busto de Pitagoro
Persona informo
Πυθαγόρας ὁ Σάμιος
Naskonomo greke Πυθαγόρας
Naskiĝo ĉ. 570 a.K.
en Samoso
Morto post 510 a.K.
en Metapontum
Religio Pitagora filozofia skolo vd
Lingvoj antikva greka vd
Loĝloko Krotono vd
Ŝtataneco Samoso vd
Familio
Patro Mnesarchus vd
Edz(in)o Theano vd
Infanoj Mnesarchus • Myia • Damo • Telauges • Arignote vd
Profesio
Okupo matematikisto • filozofopolitikistoverkisto • muzikologo • muzika teoriisto vd
Laborkampo geometriomatematikoetikopolitikofilozofioastronomiomuzikometafiziko vd
Verkado
Verkoj teoremo de Pitagoro ❦
Pitagora triopo ❦
Platona solido vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li apartenas al la grandaj filozofoj de la homaro ne nur pro siaj filozofiaj ideoj, sed ankaŭ pro matematikaj kontribuaĵoj kaj pro sia mistika vivmaniero. Oni kredas, ke li havis sian vivapogeon ĉirkaŭ la jaro 532/531 a.K. kaj mortis en la unuaj jaroj de la kvina jarcento. Li naskiĝis en Samoso, insula urbo de Ionio, patrujo de aliaj gravaj filozofoj kiel Taleso, Anaksimandro k.a. Poste, tridekjaraĝa, li direktiĝis al Krotono en Italio, kie li fondis filozofian komunumon laŭ modelo de religiaj kunfrataroj. La ĉefa celo de la komunumo estis plibonigi la homan animon, kaj do la scienco estis nur perilo por atingi tiun celon. Lia skolo daŭris pli ol jarmilon.

Laŭ la pitagoranoj la nombro estis la principo de ĉio ekzistanta kaj la universo estis harmonio kaj nombro. Jam en tiu tempo ili konstatis la matematikan regulecon en la naturaj fenomenoj. Jen estas fama aristotela noto pri la pitagoraj principoj:

"La pitagoranoj unue aplikiĝis al matematiko kaj progresigis ĝin, kaj, nutritaj de ĝi, kredis ke iliaj principoj estis la principoj de ĉiuj estaĵoj. Kaj, ĉar en matematiko la nombroj estas, pro sia naturo, la unuaj principoj, ĝuste en la nombroj ili asertis vidi, pli ol en la fajro, tero kaj akvo, multajn similecojn kun la aferoj estantaj kaj generantaj [...]; kaj plie, ĉar ili sciis, ke la muzikaj notoj kaj akordoj baziĝas sur nombroj, kaj, finfine, ĉar ĉiuj aliaj aferoj, tutreale, ŝajnis al ili esti faritaj laŭ la bildo de la nombroj kaj ke la nombroj estis unuaj en la tuta realaĵo, ili pensis, ke la elementoj de la nombroj estis la elementoj de ĉiuj aferoj, kaj ke la tuta universo estis harmonio kaj nombro".

Pitagoro, laŭ aliaj doksografiistoj, asertis ke la principo de ĉio estas la monado kaj ke ekde ĝi naskiĝas la nedeterminita duo, kiu estas la materia substrato por ĝi. Ekde la monado kaj de la nedeterminita duo naskiĝas la numeroj; de la numeroj naskiĝas la punktoj kaj de ĉi tiuj, la linioj, de kiuj devenas la planaj figuroj; de la planaj figuroj naskiĝas la solidoj kaj de ĉi tiuj, la sensivaj korpoj kies elementoj estas kvar, nome, aero, akvo, tero kaj fajro. De la miksaĵoj de ĉi tiuj elementoj fariĝas la universo kun siaj senfinaj mondoj kaj estaĵoj. Tre interesa afero estas ke, preskaŭ en la sama epoko, en la fora Ĉinio alia granda filozofo, Laozio, asertis similan pensmanieron.

Bazita sur orfeismo, la pitagora filozofio strebis venki la materion kaj liberigi la animon el la ciklo de reenkarniĝo/metempsikozo por fina unuiĝo kun Dio. Pitagoro mem, laŭ kelkaj registraĵoj, kredis rememori pri kvin pasintaj vivoj. Disĉiplo de Ferecido, li onidire instruis sin pri anima transmigrado kun sia majstro, kiu siavice lernis ĝin de la egiptoj. La pitagoranoj, same kiel sia majstro, ne manĝis viandon kaj aliajn vivaĵojn, faris oferadojn kaj praktikis ritajn purigadojn.

La pitagoraj ideoj influis la tutan grekan filozofion, kaj oni diras, ke oni ne povas kompreni Platonon kaj novplatonismon sen pitagorismo. La pitagoranoj ne publikigis siajn doktrinajn principojn; ĉi tiuj estis sekretaj, kaj nur la inicitoj scipovis ilin. La unua publikiginto estis Filolao, samtempulo de Sokrato.

Onidire, Pitagoro multe vojaĝis al Oriento, estis instruita pri la sekretoj de egiptaj pastroj (1) kaj magoj. Klemento el Aleksandrio diras, ke li estis disĉiplo de Zoroastro kaj de la brahmanoj de Hindio. (Klemento el Aleksandrio, Div., I, xv). Li fondis sekton en Krotono, kies anoj devis strikte obei severan regularon en komuna vivo.

(1) Fakte, pluraj el liaj postaj praktikoj estas similaj al tiuj de la egiptaj pastroj: sekretemo, rifuzo manĝi fazeolojn, rifuzo uzi vestojn faritajn el besta materialo kiel lano, kaj strebo al pureco.

Li asertis, ke: Funde, la universo estas matematika.

Onidire, li kredis je reenkorpiĝo, vegetarismo, malpermesoj.

Vidu ankaŭ redakti